Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Leporino (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 07:01:33

Ne, mi tute ne ŝatas maĉgumon. Mi ĉiam ekhavas malsato maĉante ĝin... malgajo.gif

La ulo sub mi estas naĝemulo.

Filu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 12:58:09

Ja kiel fiŝo, karulino.

La ulo sub mi kelkfoje publike sur si portas signon pri Esperanto.

Hispanio (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 13:08:17

Filu:Ja kiel fiŝo, karulino.

La ulo sub mi kelkfoje publike sur si portas signon pri Esperanto.
Mi ŝatus, sed estas malfacile (por ne diri neeble) trovi signojn pri Esperanto ĉirkaŭ mi malgajo.gif.

La ulo sub mi havas verdan aŭton.

jeckle (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 14:20:33

jes, mi havas verdan aŭton. Kaj pri la signoj demandu al Leporino, se la vendejo ankoraŭ functias. Mi havas bonan tason kun la gaja stelo sur ĝi.

La ulo sub mi apartigas sian rubon.

Filu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 17:26:24

jeckle:La ulo sub mi apartigas sian rubon.
Almenaŭ parte, sed la urbeto kie mi loĝas ankoraŭ ne havas plenan kapablon administri ĉiaspecajn rubojn.

La ulo sub mi tre malofte uzis Esperanton en kunparoladoj.

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-03 17:38:37

Jes

la ulo sub mi tre ŝatas teon.

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 17:15:45

Mi pli ŝatan kafon ol teon, sed ĝi estas bona ankaû...

La ulo sub mi ŝatas Pink Floyd

Filu (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-04 20:05:36

En la pasinteco mi ilin pli ŝatis ol nun, sed mi tamen plu ĝuas aŭskulti ilian muzikon.

La ulo sub jam tuŝis vivan glaciurson shoko.gif

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-05 08:20:30

Ho ne :]

la ulo sub mi tre malŝatas froston.

vincas (Montri la profilon) 2010-aŭgusto-06 10:50:19

Ne :]

la ulo sub mi kredas je Dio.

Reen al la supro