Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

Leporino (User's profile) August 3, 2010, 7:01:33 AM

Ne, mi tute ne ŝatas maĉgumon. Mi ĉiam ekhavas malsato maĉante ĝin... malgajo.gif

La ulo sub mi estas naĝemulo.

Filu (User's profile) August 3, 2010, 12:58:09 PM

Ja kiel fiŝo, karulino.

La ulo sub mi kelkfoje publike sur si portas signon pri Esperanto.

Hispanio (User's profile) August 3, 2010, 1:08:17 PM

Filu:Ja kiel fiŝo, karulino.

La ulo sub mi kelkfoje publike sur si portas signon pri Esperanto.
Mi ŝatus, sed estas malfacile (por ne diri neeble) trovi signojn pri Esperanto ĉirkaŭ mi malgajo.gif.

La ulo sub mi havas verdan aŭton.

jeckle (User's profile) August 3, 2010, 2:20:33 PM

jes, mi havas verdan aŭton. Kaj pri la signoj demandu al Leporino, se la vendejo ankoraŭ functias. Mi havas bonan tason kun la gaja stelo sur ĝi.

La ulo sub mi apartigas sian rubon.

Filu (User's profile) August 3, 2010, 5:26:24 PM

jeckle:La ulo sub mi apartigas sian rubon.
Almenaŭ parte, sed la urbeto kie mi loĝas ankoraŭ ne havas plenan kapablon administri ĉiaspecajn rubojn.

La ulo sub mi tre malofte uzis Esperanton en kunparoladoj.

vincas (User's profile) August 3, 2010, 5:38:37 PM

Jes

la ulo sub mi tre ŝatas teon.

Pk_JoA (User's profile) August 4, 2010, 5:15:45 PM

Mi pli ŝatan kafon ol teon, sed ĝi estas bona ankaû...

La ulo sub mi ŝatas Pink Floyd

Filu (User's profile) August 4, 2010, 8:05:36 PM

En la pasinteco mi ilin pli ŝatis ol nun, sed mi tamen plu ĝuas aŭskulti ilian muzikon.

La ulo sub jam tuŝis vivan glaciurson shoko.gif

vincas (User's profile) August 5, 2010, 8:20:30 AM

Ho ne :]

la ulo sub mi tre malŝatas froston.

vincas (User's profile) August 6, 2010, 10:50:19 AM

Ne :]

la ulo sub mi kredas je Dio.

Back to the top