Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-20 18:28:22

Mi ne ŝatas politikon, do mi ŝatas neniujn balotadojn.

La ulo post mi ŝatas sporti.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-20 18:52:13

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ legis preskaŭ la tuta tago, ĉar la vetero estas malbona.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-21 14:26:45

La vetero ne estis bona, tamen iom da nebulo ne tiom bremsis mian mezuradon.

La ulo post mi volas nun spekti persone tenisan konkurson Australian Open.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-21 14:34:50

Ne, tio mi ne interesiĝas.

La ulo post mi havas tre varman ĉambron.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-21 14:45:35

ratkaptisto:Ne, tio mi ne interesiĝas.

La ulo post mi havas tre varman ĉambron.
Vi malbone uzis la frazon! Vi prefere skribu "Ne, en tio mi ne interesiĝas." aŭ "Ne, tio min ne interesas."

En mia ĉambro estas nun 19 gradojn. Laŭ mia opinio sufiĉe, sed ne tro.

La ulo post mi interesiĝas pri korekta uzo de Esperanta gramatiko.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-21 15:40:05

Jes, Karel, tial mi dankas pro via korekturo.

La ulo post mi ne frostas en sia ĉambro, sed la edzino deziras pli multe da varmo.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-21 17:13:33

Ne, mi povas diri, ke ni ambaŭ estas kontentaj pri nia ĉambra temperaturo.

La ulo post mi ĵus telefonis kun siaj posteuloj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-21 17:40:22

Ne, vi ne pravas. Mi jam estis ĉe facebook kaj babilis kun amiko de Brasilio.

La ulo post mi "mendis multe da neĝo".

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-21 18:12:47

Ne, mi atendas senpacience printempon.

La ulo post mi ofte skias.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-21 18:24:41

Jes, sed nur vintre.

La ulo sub mi ofte drinkas bieron.

Reen al la supro