Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

Dominiczka (Arată profil) 20 ianuarie 2013, 18:28:22

Mi ne ŝatas politikon, do mi ŝatas neniujn balotadojn.

La ulo post mi ŝatas sporti.

ratkaptisto (Arată profil) 20 ianuarie 2013, 18:52:13

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ legis preskaŭ la tuta tago, ĉar la vetero estas malbona.

dobri (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 14:26:45

La vetero ne estis bona, tamen iom da nebulo ne tiom bremsis mian mezuradon.

La ulo post mi volas nun spekti persone tenisan konkurson Australian Open.

ratkaptisto (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 14:34:50

Ne, tio mi ne interesiĝas.

La ulo post mi havas tre varman ĉambron.

dobri (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 14:45:35

ratkaptisto:Ne, tio mi ne interesiĝas.

La ulo post mi havas tre varman ĉambron.
Vi malbone uzis la frazon! Vi prefere skribu "Ne, en tio mi ne interesiĝas." aŭ "Ne, tio min ne interesas."

En mia ĉambro estas nun 19 gradojn. Laŭ mia opinio sufiĉe, sed ne tro.

La ulo post mi interesiĝas pri korekta uzo de Esperanta gramatiko.

ratkaptisto (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 15:40:05

Jes, Karel, tial mi dankas pro via korekturo.

La ulo post mi ne frostas en sia ĉambro, sed la edzino deziras pli multe da varmo.

dobri (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 17:13:33

Ne, mi povas diri, ke ni ambaŭ estas kontentaj pri nia ĉambra temperaturo.

La ulo post mi ĵus telefonis kun siaj posteuloj.

ratkaptisto (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 17:40:22

Ne, vi ne pravas. Mi jam estis ĉe facebook kaj babilis kun amiko de Brasilio.

La ulo post mi "mendis multe da neĝo".

dobri (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 18:12:47

Ne, mi atendas senpacience printempon.

La ulo post mi ofte skias.

Dominiczka (Arată profil) 21 ianuarie 2013, 18:24:41

Jes, sed nur vintre.

La ulo sub mi ofte drinkas bieron.

Înapoi mai sus