Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-januaro-24 21:00:05

Ne, sed miaj najbaroj havas ĝardenajn kuniklojn.

La ulo sub mi havas kokojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-24 21:02:01

Ne, mi ne havas, sed mia avino havis antaŭ longa tempo.

La ulo post mi vizitos morgaŭ sian avinon.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-24 21:14:04

Volonte mi vizitus, sed tio ne eblas, ĉar ambaŭ miaj avinoj jam mortis.

La ulo post mi ankoraŭ havas siajn gepatrojn.

verdafeino (Montri la profilon) 2013-januaro-25 02:53:59

Jes, bonŝance miaj gepatroj ankoraŭ estas tre sana.

La ulo sub mi volegas viziti plaĝon.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 07:13:12

Jes, la varma marakvo mankas al mi.

La ulo post mi portas okulvitrojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 07:26:58

Jes, vi pravas - bedaŭrinde.

La ulo post ne havas malsanojn.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:24:02

Ne, bedaŭrinde, ĉar nun mi havas fortan nazkataron.

La ulo post mi kapablas parkere nomi ĉiujn Eŭropajn landojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:30:47

Jes, vi pravas.

Mi deziras al vi pliboniĝon.

La ulo post mi volas iri en saŭnon, ĉar li scias la positivajn efikojn.

dobri (Montri la profilon) 2013-januaro-25 09:41:26

Bedaŭrinde en proksimeco la saŭno ne troviĝas, tial mi ne povas sperti ĝiajn pozitivajn efikojn.

La ulo post mi ŝatus eĉ grimpi al la plej alta monto de Eŭropo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-januaro-25 10:20:52

Ne, la limo por mi estas 1000 metrojn, ĉar mi ne estas vertigximuna.

La ulo post mi baldaŭ faros sieston.

Reen al la supro