K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20. marec 2010

Sporočila: 5918

Jezik: Esperanto

Dominiczka (Prikaži profil) 24. januar 2013 21:00:05

Ne, sed miaj najbaroj havas ĝardenajn kuniklojn.

La ulo sub mi havas kokojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 24. januar 2013 21:02:01

Ne, mi ne havas, sed mia avino havis antaŭ longa tempo.

La ulo post mi vizitos morgaŭ sian avinon.

dobri (Prikaži profil) 24. januar 2013 21:14:04

Volonte mi vizitus, sed tio ne eblas, ĉar ambaŭ miaj avinoj jam mortis.

La ulo post mi ankoraŭ havas siajn gepatrojn.

verdafeino (Prikaži profil) 25. januar 2013 02:53:59

Jes, bonŝance miaj gepatroj ankoraŭ estas tre sana.

La ulo sub mi volegas viziti plaĝon.

dobri (Prikaži profil) 25. januar 2013 07:13:12

Jes, la varma marakvo mankas al mi.

La ulo post mi portas okulvitrojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 25. januar 2013 07:26:58

Jes, vi pravas - bedaŭrinde.

La ulo post ne havas malsanojn.

dobri (Prikaži profil) 25. januar 2013 09:24:02

Ne, bedaŭrinde, ĉar nun mi havas fortan nazkataron.

La ulo post mi kapablas parkere nomi ĉiujn Eŭropajn landojn.

ratkaptisto (Prikaži profil) 25. januar 2013 09:30:47

Jes, vi pravas.

Mi deziras al vi pliboniĝon.

La ulo post mi volas iri en saŭnon, ĉar li scias la positivajn efikojn.

dobri (Prikaži profil) 25. januar 2013 09:41:26

Bedaŭrinde en proksimeco la saŭno ne troviĝas, tial mi ne povas sperti ĝiajn pozitivajn efikojn.

La ulo post mi ŝatus eĉ grimpi al la plej alta monto de Eŭropo.

ratkaptisto (Prikaži profil) 25. januar 2013 10:20:52

Ne, la limo por mi estas 1000 metrojn, ĉar mi ne estas vertigximuna.

La ulo post mi baldaŭ faros sieston.

Nazaj na začetek