Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-03 19:02:31

Kiam mi estis pli juna, tiam mi ofte vizitadis kinejon. Nuntempe preskaŭ ne.

La ulo post mi ĝojas, ke ĉeĥaj tenistoj venkis la svisajn en Davis cup.

Kelli (Montri la profilon) 2013-februaro-03 19:19:02

Por verdire mi ne rimarkis tion.

La ulo post mi tre ŝatas la novan ludon, L kaj K (lernanto kaj korektanto).

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-03 21:02:23

Ne, ĉar en multaj mesaĝoj aperadas eraroj, tial mi ne bezonas por tio specialan fadenon.

La ulo post mi interesiĝas almenaŭ pri brazilaj tenistoj en Davis cup.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-03 21:29:18

Ne, ankoraŭ neniam.

La ulo post mi legas ĉiutage ankoraŭ en la lito.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-februaro-03 23:18:32

Bonvolu ne paroli pri ludo aŭ piedpilko. Mia piedpilka teamo denove estis venkita (Ĝia nomo Atlético Mineiro).

La ulo sub mi hodiaŭ dormos malfeliĉa.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-februaro-04 06:26:21

Jes, ĉar mi havas febron.

La ulo post mi ludas gitron.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-04 08:00:07

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi estas malsana kaj kuŝas en la lito.

Dominiczka (Montri la profilon) 2013-februaro-05 06:01:02

Jes, vi pravas.

En la lando de ulo sub mi neĝas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-05 07:51:33

Ni hodiaŭ havas malbonan veteron: pluvo kaj vento.

La ulo post mi hodiaŭ laboras en la domo.

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-05 16:28:54

Jes, hodiaŭ mi vere ne vizitis mian laboroficejon, sed devis kelkfoje telefoni tien.

La ulo post mi morgaŭ veturos al la ĉefurbo.

Reen al la supro