본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

dobri (프로필 보기) 2013년 2월 3일 오후 7:02:31

Kiam mi estis pli juna, tiam mi ofte vizitadis kinejon. Nuntempe preskaŭ ne.

La ulo post mi ĝojas, ke ĉeĥaj tenistoj venkis la svisajn en Davis cup.

Kelli (프로필 보기) 2013년 2월 3일 오후 7:19:02

Por verdire mi ne rimarkis tion.

La ulo post mi tre ŝatas la novan ludon, L kaj K (lernanto kaj korektanto).

dobri (프로필 보기) 2013년 2월 3일 오후 9:02:23

Ne, ĉar en multaj mesaĝoj aperadas eraroj, tial mi ne bezonas por tio specialan fadenon.

La ulo post mi interesiĝas almenaŭ pri brazilaj tenistoj en Davis cup.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 2월 3일 오후 9:29:18

Ne, ankoraŭ neniam.

La ulo post mi legas ĉiutage ankoraŭ en la lito.

Paulinho (프로필 보기) 2013년 2월 3일 오후 11:18:32

Bonvolu ne paroli pri ludo aŭ piedpilko. Mia piedpilka teamo denove estis venkita (Ĝia nomo Atlético Mineiro).

La ulo sub mi hodiaŭ dormos malfeliĉa.

Dominiczka (프로필 보기) 2013년 2월 4일 오전 6:26:21

Jes, ĉar mi havas febron.

La ulo post mi ludas gitron.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 2월 4일 오전 8:00:07

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi estas malsana kaj kuŝas en la lito.

Dominiczka (프로필 보기) 2013년 2월 5일 오전 6:01:02

Jes, vi pravas.

En la lando de ulo sub mi neĝas.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 2월 5일 오전 7:51:33

Ni hodiaŭ havas malbonan veteron: pluvo kaj vento.

La ulo post mi hodiaŭ laboras en la domo.

dobri (프로필 보기) 2013년 2월 5일 오후 4:28:54

Jes, hodiaŭ mi vere ne vizitis mian laboroficejon, sed devis kelkfoje telefoni tien.

La ulo post mi morgaŭ veturos al la ĉefurbo.

다시 위로