Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

galvis (Montri la profilon) 2013-februaro-13 00:53:26

Jes, ŝi revenos baldaŭ.

La ulo post mi havos bongustan matenmanĝon.

jchthys (Montri la profilon) 2013-februaro-13 02:30:10

galvis:Jes, ŝi revenos baldaŭ.

La ulo post mi havos bongustan matenmanĝon.
Ne, mi fastos matene morgaŭ.

La ulo sub mi havas neniun rankoron en si kontraŭ alia homo.

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-13 07:28:15

Jes, vi pravas. Malami iun ne estas utila.

La ulo post mi ĝojas pro internacia konsento kun lia opinio.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-13 10:15:12

Mi pensas, ke mia opinio ne estas grava por la internacio publiko.

La ulo post mi havas bonan kapablon por kanti.

jchthys (Montri la profilon) 2013-februaro-13 11:29:18

ratkaptisto:Mi pensas, ke mia opinio ne estas grava por la internacio publiko.

La ulo post mi havas bonan kapablon por kanti.
Dankon ridulo.gif Mi ŝategas kanti in ĥoron.

La ulo sub mi verkas sian propran muzikon.

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-13 12:50:54

Tion mi ne kapablas. Prefere mi aŭskultas muzikon de profesiaj muzikistoj.

La ulo post mi planas ĉijare unuafoje viziti la Esperanto-urbon Herzberg.

moorle (Montri la profilon) 2013-februaro-13 13:17:06

Mi estis en Herzbergo la passianta jaro.

La ulo sub mi hieraŭ vespere festis karnevalon kun la membroj de sportklubo.

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-13 13:27:06

Ne, hieraŭ vespere mi ne festis la karnavalon.

La ulo post mi miksis la fadenon kun L kaj K.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-februaro-14 10:56:24

Mi pensas ke ne. La erara frazo de la fadeno L kaj K enhavu pli multajn erarojn.

La ulo post mi serĉas kaj trovas erarojn, ĉar li estas eksperto ekde multaj jaroj.

dobri (Montri la profilon) 2013-februaro-14 15:30:32

Jes kaj ne. Mi ne serĉas erarojn, ĉar mi simple tuj vidas ilin. Sed mi devas substreki, ke la proprajn erarojn mi trovas malfacile.

La ulo post mi konsideras la forumon kiel bonan amuzon.

Reen al la supro