Naar de inhoud

Gesloten
Max. 500 berichten.

La ulo sub mi

door sjheiss, 20 maart 2010

Berichten: 5918

Taal: Esperanto

galvis (Profiel tonen) 13 februari 2013 00:53:26

Jes, ŝi revenos baldaŭ.

La ulo post mi havos bongustan matenmanĝon.

jchthys (Profiel tonen) 13 februari 2013 02:30:10

galvis:Jes, ŝi revenos baldaŭ.

La ulo post mi havos bongustan matenmanĝon.
Ne, mi fastos matene morgaŭ.

La ulo sub mi havas neniun rankoron en si kontraŭ alia homo.

dobri (Profiel tonen) 13 februari 2013 07:28:15

Jes, vi pravas. Malami iun ne estas utila.

La ulo post mi ĝojas pro internacia konsento kun lia opinio.

ratkaptisto (Profiel tonen) 13 februari 2013 10:15:12

Mi pensas, ke mia opinio ne estas grava por la internacio publiko.

La ulo post mi havas bonan kapablon por kanti.

jchthys (Profiel tonen) 13 februari 2013 11:29:18

ratkaptisto:Mi pensas, ke mia opinio ne estas grava por la internacio publiko.

La ulo post mi havas bonan kapablon por kanti.
Dankon ridulo.gif Mi ŝategas kanti in ĥoron.

La ulo sub mi verkas sian propran muzikon.

dobri (Profiel tonen) 13 februari 2013 12:50:54

Tion mi ne kapablas. Prefere mi aŭskultas muzikon de profesiaj muzikistoj.

La ulo post mi planas ĉijare unuafoje viziti la Esperanto-urbon Herzberg.

moorle (Profiel tonen) 13 februari 2013 13:17:06

Mi estis en Herzbergo la passianta jaro.

La ulo sub mi hieraŭ vespere festis karnevalon kun la membroj de sportklubo.

dobri (Profiel tonen) 13 februari 2013 13:27:06

Ne, hieraŭ vespere mi ne festis la karnavalon.

La ulo post mi miksis la fadenon kun L kaj K.

ratkaptisto (Profiel tonen) 14 februari 2013 10:56:24

Mi pensas ke ne. La erara frazo de la fadeno L kaj K enhavu pli multajn erarojn.

La ulo post mi serĉas kaj trovas erarojn, ĉar li estas eksperto ekde multaj jaroj.

dobri (Profiel tonen) 14 februari 2013 15:30:32

Jes kaj ne. Mi ne serĉas erarojn, ĉar mi simple tuj vidas ilin. Sed mi devas substreki, ke la proprajn erarojn mi trovas malfacile.

La ulo post mi konsideras la forumon kiel bonan amuzon.

Terug naar boven