Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 14 februarie 2013, 17:19:45

Ne, mi havas aliajn tre belajn amuzojn. La forumo por mi estas ebleco por lernado.

La ulo post mi ofte havas dolorojn pro la vetero.

moorle (Arată profil) 14 februarie 2013, 17:51:19

Jes, bedaŭrinde mi havas ofte dolorojn pro la vetero, speciala en mia dorso.

La ulo post loĝas en bela domo kaj ŝatas la vivo en la vilaĝo.

ratkaptisto (Arată profil) 14 februarie 2013, 17:58:00

Jes, vi pravas.

La ulo post mi bezonas buson, aŭton aŭ tramon por veturi en la arbaron.

dobri (Arată profil) 14 februarie 2013, 20:31:59

Ne, al mi sufiĉas biciklo.

La ulo post mi malŝatas malfruajn vizitojn.

ratkaptisto (Arată profil) 14 februarie 2013, 21:29:09

Jes, vi pravas.

La ulo post mi havas multajn vinbotelon en sia kelero.

dobri (Arată profil) 14 februarie 2013, 21:40:28

Ne multajn, nur kelkajn. Kaj ne en kelero, sed en kelo.

La ulo post mi hodiaŭ multe veturis per aŭto.

moorle (Arată profil) 15 februarie 2013, 10:09:39

Ne, mi ne veturis, mi faris migradon, ĉar la vetero estis tre bona .

La ulo sub mi festos grandan grupfeston sabato vespere.

ratkaptisto (Arată profil) 15 februarie 2013, 11:48:02

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ fastis kaj ankaŭ dum la sekvanta 100 tagoj.

dobri (Arată profil) 15 februarie 2013, 14:51:32

Ne, mi fastis nur antaŭtagmeze, ĉar hodiaŭ mi ne havis eblecon tagmanĝi. Dum la pluaj tagoj mi ankaŭ ne fastos, kvankam mi bezonus tion.

La ulo post mi ĝojas, ke li povis fine satmanĝi.

ratkaptisto (Arată profil) 15 februarie 2013, 19:40:05

Jes, vi pravas.

La ulo post mi legis pri la metorito en la gazeto kaj donacos monon por la malriĉaj homoj en Rusio.

Înapoi mai sus