İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

ratkaptisto (Profili görüntüle) 14 Şubat 2013 17:19:45

Ne, mi havas aliajn tre belajn amuzojn. La forumo por mi estas ebleco por lernado.

La ulo post mi ofte havas dolorojn pro la vetero.

moorle (Profili görüntüle) 14 Şubat 2013 17:51:19

Jes, bedaŭrinde mi havas ofte dolorojn pro la vetero, speciala en mia dorso.

La ulo post loĝas en bela domo kaj ŝatas la vivo en la vilaĝo.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 14 Şubat 2013 17:58:00

Jes, vi pravas.

La ulo post mi bezonas buson, aŭton aŭ tramon por veturi en la arbaron.

dobri (Profili görüntüle) 14 Şubat 2013 20:31:59

Ne, al mi sufiĉas biciklo.

La ulo post mi malŝatas malfruajn vizitojn.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 14 Şubat 2013 21:29:09

Jes, vi pravas.

La ulo post mi havas multajn vinbotelon en sia kelero.

dobri (Profili görüntüle) 14 Şubat 2013 21:40:28

Ne multajn, nur kelkajn. Kaj ne en kelero, sed en kelo.

La ulo post mi hodiaŭ multe veturis per aŭto.

moorle (Profili görüntüle) 15 Şubat 2013 10:09:39

Ne, mi ne veturis, mi faris migradon, ĉar la vetero estis tre bona .

La ulo sub mi festos grandan grupfeston sabato vespere.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 15 Şubat 2013 11:48:02

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ fastis kaj ankaŭ dum la sekvanta 100 tagoj.

dobri (Profili görüntüle) 15 Şubat 2013 14:51:32

Ne, mi fastis nur antaŭtagmeze, ĉar hodiaŭ mi ne havis eblecon tagmanĝi. Dum la pluaj tagoj mi ankaŭ ne fastos, kvankam mi bezonus tion.

La ulo post mi ĝojas, ke li povis fine satmanĝi.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 15 Şubat 2013 19:40:05

Jes, vi pravas.

La ulo post mi legis pri la metorito en la gazeto kaj donacos monon por la malriĉaj homoj en Rusio.

Başa geri dön