Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-17 13:03:23

Ne, mi ĉiam sopiras pri pli varmaj sezonoj.

La ulo post mi hodiaŭ adiaŭis siajn geparencojn post ilia vizito.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-17 14:23:46

Jes, verŝajne dum la nokto mi faros tion.

La ulo post mi ne havas multe da tempo por tiu forumo.

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-17 14:41:11

Mi ĉiam strebas partopreni la diskutojn, sed dum pasinta semajno mi feriis en montaro.

La ulo post mi ne skribis mem la anoncon pri malgranda domo en Germanio.

Kelli (Montri la profilon) 2013-marto-20 18:37:22

Mi ne skribis ĉi tiun anoncon, sed mi scias kiu skribis ĝin.

La ulo post mi revenas post interesa laboro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-21 17:48:02

Ne, mi nun estas en retkafejo.

La ulo post mi hodiaŭ estis en preĝejo.

moorle (Montri la profilon) 2013-marto-24 16:44:55

Ne, mi ne estis, mi estis en nia loĝaŭto.

La ulo post mi ŝatas viziti varmajn banejon kaj varmegajn saŭnojn.

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-24 18:04:46

Jes, varman akvon mi ŝatas.

La ulo post mi hodiaŭ pinĉis ĝardenarbojn.

Kelli (Montri la profilon) 2013-marto-24 19:51:54

Ne, mi ne kutimas pinĉi arbojn.

La ulo post mi volas respondi emailon, sed hodiaŭ li/ŝi estas iom laca por pensi pri novaĵoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-marto-24 20:54:57

Jes, vi pravas kaj hodiaŭ ja ankaŭ ne estas labortago.

La ulo post mi aĉetis novajn inkandsklampojn, ĉar li volas spari monon.

dobri (Montri la profilon) 2013-marto-25 15:21:13

Jes, mi havas kelkajn inkandesklampojn, sed mi ne rimarkis, kiom mi ŝparis.

La ulo post mi krom telefonado ankoraŭ skribas paperajn bondezirojn al Pasko.

Reen al la supro