Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 17 marca 2013, 13:03:23

Ne, mi ĉiam sopiras pri pli varmaj sezonoj.

La ulo post mi hodiaŭ adiaŭis siajn geparencojn post ilia vizito.

ratkaptisto (Pokaż profil) 17 marca 2013, 14:23:46

Jes, verŝajne dum la nokto mi faros tion.

La ulo post mi ne havas multe da tempo por tiu forumo.

dobri (Pokaż profil) 17 marca 2013, 14:41:11

Mi ĉiam strebas partopreni la diskutojn, sed dum pasinta semajno mi feriis en montaro.

La ulo post mi ne skribis mem la anoncon pri malgranda domo en Germanio.

Kelli (Pokaż profil) 20 marca 2013, 18:37:22

Mi ne skribis ĉi tiun anoncon, sed mi scias kiu skribis ĝin.

La ulo post mi revenas post interesa laboro.

ratkaptisto (Pokaż profil) 21 marca 2013, 17:48:02

Ne, mi nun estas en retkafejo.

La ulo post mi hodiaŭ estis en preĝejo.

moorle (Pokaż profil) 24 marca 2013, 16:44:55

Ne, mi ne estis, mi estis en nia loĝaŭto.

La ulo post mi ŝatas viziti varmajn banejon kaj varmegajn saŭnojn.

dobri (Pokaż profil) 24 marca 2013, 18:04:46

Jes, varman akvon mi ŝatas.

La ulo post mi hodiaŭ pinĉis ĝardenarbojn.

Kelli (Pokaż profil) 24 marca 2013, 19:51:54

Ne, mi ne kutimas pinĉi arbojn.

La ulo post mi volas respondi emailon, sed hodiaŭ li/ŝi estas iom laca por pensi pri novaĵoj.

ratkaptisto (Pokaż profil) 24 marca 2013, 20:54:57

Jes, vi pravas kaj hodiaŭ ja ankaŭ ne estas labortago.

La ulo post mi aĉetis novajn inkandsklampojn, ĉar li volas spari monon.

dobri (Pokaż profil) 25 marca 2013, 15:21:13

Jes, mi havas kelkajn inkandesklampojn, sed mi ne rimarkis, kiom mi ŝparis.

La ulo post mi krom telefonado ankoraŭ skribas paperajn bondezirojn al Pasko.

Wróć do góry