Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 14:48:04

Jes, mi ŝatas vojaĝi, sed ne nepre al malproksimaj landoj.

La ulo post ĉiam montras diapositivojn aŭ fotojn de siaj voĵaĝoj al aliaj Esperantistoj.

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 16:26:02

Ne ĉiam, ĉar tio estus tro temporaba.

La ulo post mi ĝuas ĉiutage la sunan veteron ĉe akvo.

Kelli (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 19:32:18

Vi pravas, mi havas tiun mirindan oportunecon ridulo.gif

La ulo post mi gardas kun si sekreton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-02 21:29:09

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĝuas la belan vesperon.

dobri (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 06:39:02

Jes, tamen mi ĝuas la tutan tagon.

La ulo post mi pli ŝatas la blankan vinon ol la ruĝan.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 07:10:00

Jes, vi pravas.

La ulo post mi hodiaŭ iros al frizisto.

vincas (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 12:00:01

Hodiaŭ mi ne iros.

La ulo sub mi volus viziti barakojn de Talibano.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 16:46:52

Ne, vi ne pravas, mi havas aliajn dezirojn por mia libertempo.

La ulo post mi havas multe da mono por malproksimaj vojaĝoj.

moorle (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 16:54:48

Ne, mi ne havas tro multe da mono.

La ulo post mi ŝatas sidi en la ĝardeno.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-aŭgusto-03 17:04:23

Jes, vi pravas, prefere dum la vespero.

La ulo post mi havas la kapablon por la preparo de marmelado.

Reen al la supro