Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-20 10:33:24

Espi:Ne, mi eĉ ne scias, kie tiu urbo troviĝas.

La ulo sub mi pli volonte veturas aŭtomobile per aŭtonavigilo.
Mi pensas, ke vi ŝercas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-20 10:34:59

Jes, vi pravas.

La ulo post mi planas bicikladon al Berlino.

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-20 18:30:33

Ne, bedaŭrinde mi ne plu kapablas bicikli sen problemoj.

La ulo sub mi havas grandan timon al aviado.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-21 09:11:31

Jesssssssss, vi pravas.

La ulo post mi ofte flugis en aliajn landojn.

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-21 18:37:22

Ne, mi nur trajne kaj aŭtomobile veturis en tri alilandojn.

La ulo sub mi ankaŭ la vojon al bakejo por aĉeti bulkojn prefere veturas per aŭtomobilo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-23 06:28:32

Ne, vi ne pravas, por mallongaj vojoj mi ĉiam prenas mian biciklon.

La ulo post mi hodiaŭ legas dum longa tempo la gazeton.

dobri (Montri la profilon) 2013-septembro-23 20:32:04

Ne, mi legis ĝin nur hieraŭ, ĉar hodiaŭ mi multe laboris.

La ulo post mi volas rapide respondi ĉiujn ricevitajn mesaĝojn.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-septembro-23 20:35:40

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiutage prenas tablojdojn.

dobri (Montri la profilon) 2013-septembro-23 20:45:41

Jes, tio estas necesa por mi.

La ulo post mi ne komprenas la vorton "bajano".

Espi (Montri la profilon) 2013-septembro-24 19:50:50

Ne. Tio estas tipo de akordiono havanta butonojn anstataŭ la kutimajn klavojn; evoluigitis en Rusujo je la komenco de la 20-a jarcento.

La ulo sub mi ankoraŭ neniam estis kiel paciento en malsanulejo.

Reen al la supro