본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 20일 오전 10:33:24

Espi:Ne, mi eĉ ne scias, kie tiu urbo troviĝas.

La ulo sub mi pli volonte veturas aŭtomobile per aŭtonavigilo.
Mi pensas, ke vi ŝercas.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 20일 오전 10:34:59

Jes, vi pravas.

La ulo post mi planas bicikladon al Berlino.

Espi (프로필 보기) 2013년 9월 20일 오후 6:30:33

Ne, bedaŭrinde mi ne plu kapablas bicikli sen problemoj.

La ulo sub mi havas grandan timon al aviado.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 21일 오전 9:11:31

Jesssssssss, vi pravas.

La ulo post mi ofte flugis en aliajn landojn.

Espi (프로필 보기) 2013년 9월 21일 오후 6:37:22

Ne, mi nur trajne kaj aŭtomobile veturis en tri alilandojn.

La ulo sub mi ankaŭ la vojon al bakejo por aĉeti bulkojn prefere veturas per aŭtomobilo.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오전 6:28:32

Ne, vi ne pravas, por mallongaj vojoj mi ĉiam prenas mian biciklon.

La ulo post mi hodiaŭ legas dum longa tempo la gazeton.

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오후 8:32:04

Ne, mi legis ĝin nur hieraŭ, ĉar hodiaŭ mi multe laboris.

La ulo post mi volas rapide respondi ĉiujn ricevitajn mesaĝojn.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오후 8:35:40

Jes, vi pravas.

La ulo post mi ĉiutage prenas tablojdojn.

dobri (프로필 보기) 2013년 9월 23일 오후 8:45:41

Jes, tio estas necesa por mi.

La ulo post mi ne komprenas la vorton "bajano".

Espi (프로필 보기) 2013년 9월 24일 오후 7:50:50

Ne. Tio estas tipo de akordiono havanta butonojn anstataŭ la kutimajn klavojn; evoluigitis en Rusujo je la komenco de la 20-a jarcento.

La ulo sub mi ankoraŭ neniam estis kiel paciento en malsanulejo.

다시 위로