Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 13:47:48

Ne, nur en februaro.

La ulo post mi estas ĉagrena pro la malbona vetero, li ne povas bicikli kaj ankaŭ li ne povas labori en la ĝardeno.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 13:57:42

Jes, mi volonte biciklus, eĉ prefere ol la ĝardenlaboro.

La ulo post mi tamen ankoraŭ esperas pri pli varmaj tagoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 13:59:17

Tamen mi estas tre feliĉa.

Espi (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 19:48:46

Ne absolute, ĉar varman veteron mi ne ŝatas - pro ŝvitado.

La ulo sub mi malamas troan ŝvitadon dum sporti.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 21:44:45

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi morgaŭ festos kun siaj infanoj.

Espi (Montri la profilon) 2013-oktobro-05 22:25:51

Ne, nur meznovembre ni havos kaŭzon festi ion.

La ulo sub mi ne ŝatas festojn kun pli ol dekduo da gastoj.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-06 14:27:18

Jes, mi ne ŝatas multegajn gastojn.

La ulo post mi partoprenis biciklan ekskurson.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-06 16:23:00

Ne, mi faris hodiaŭ promenadon en la urbo.

La ulo post mi ĉiam legas multe pri aŭtoj en la gazeto.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-06 16:43:17

Ne, ĉar tio tute ne interesas min.

La ulo post mi trovis novan ludon en la reto.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-06 16:45:26

Jes, vi pravas. Mi trovis novan ludon en edukado.net

La ulo post mi volonte manĝas mielon.

Reen al la supro