Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

av sjheiss, 20 mars 2010

Meddelanden: 5918

Språk: Esperanto

ratkaptisto (Visa profilen) 5 oktober 2013 13:47:48

Ne, nur en februaro.

La ulo post mi estas ĉagrena pro la malbona vetero, li ne povas bicikli kaj ankaŭ li ne povas labori en la ĝardeno.

dobri (Visa profilen) 5 oktober 2013 13:57:42

Jes, mi volonte biciklus, eĉ prefere ol la ĝardenlaboro.

La ulo post mi tamen ankoraŭ esperas pri pli varmaj tagoj.

ratkaptisto (Visa profilen) 5 oktober 2013 13:59:17

Tamen mi estas tre feliĉa.

Espi (Visa profilen) 5 oktober 2013 19:48:46

Ne absolute, ĉar varman veteron mi ne ŝatas - pro ŝvitado.

La ulo sub mi malamas troan ŝvitadon dum sporti.

ratkaptisto (Visa profilen) 5 oktober 2013 21:44:45

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi morgaŭ festos kun siaj infanoj.

Espi (Visa profilen) 5 oktober 2013 22:25:51

Ne, nur meznovembre ni havos kaŭzon festi ion.

La ulo sub mi ne ŝatas festojn kun pli ol dekduo da gastoj.

dobri (Visa profilen) 6 oktober 2013 14:27:18

Jes, mi ne ŝatas multegajn gastojn.

La ulo post mi partoprenis biciklan ekskurson.

ratkaptisto (Visa profilen) 6 oktober 2013 16:23:00

Ne, mi faris hodiaŭ promenadon en la urbo.

La ulo post mi ĉiam legas multe pri aŭtoj en la gazeto.

dobri (Visa profilen) 6 oktober 2013 16:43:17

Ne, ĉar tio tute ne interesas min.

La ulo post mi trovis novan ludon en la reto.

ratkaptisto (Visa profilen) 6 oktober 2013 16:45:26

Jes, vi pravas. Mi trovis novan ludon en edukado.net

La ulo post mi volonte manĝas mielon.

Tillbaka till toppen