Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

PEM71 (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 21:25:51

Bedaŭrinde vi eraras, ĉar matene mi saĝe decidis preni ombrelon kun mi.

La ulo post mi ŝatas danci kun sia koramikino surstrate, kiam pluvas aŭ neĝas.

Espi (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 23:11:26

Jes, vi pravegas. Dum niaj unuaj komunaj jaroj mia hodiaŭa edzino kaj mi vere ŝatis danci sur la stratoj, kiam pluvis kaj neĝis.

La ulo sub mi ŝatas aŭtunajn, pluvajn ŝtormojn.

Kelli (Montri la profilon) 2013-oktobro-11 23:58:22

Ne, malgraŭ mi scii , ke la pluvo estas bona afero, mi ne ŝatas , kiam pluvas.

La ulo post mi ŝatas ludi la ludon "L kaj K" (lernanto kaj korektanto), sed ne ĉiam li aŭ ŝi scias kiel respondi.

PEM71 (Montri la profilon) 2013-oktobro-12 21:15:02

Pri la scio kiel respondi vi eble pravas. Fakte, mi neniam ludis ĉi tiun ludon. Mi nur memoras, ke mi jam vidis ĝin ĉe lernu.net ie.

La ulo post mi ofte freneziĝas, kiam li devas ellitiĝi lunde.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-13 07:09:30

Jes. Laŭ mia opinio neniu ŝatas ellitiĝadi lunde frumatene.

La ulo post mi rigardas eksteren al la suno, sed dume videblas nur nebulo.

Nile (Montri la profilon) 2013-oktobro-15 02:21:17

Ne. Estas nokto ĉi! (10:00pm aŭ 22:00)

La ulo sub mi konas Oprah Winfrey (Opron Vinfrion?).

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-15 15:15:35

Ne, tamen mi jam ie legis la nomon. Bedaŭrinde mi forgesis, kie tio estis.

La ulo post mi diskutas en la forumo tage kaj eĉ nokte.

PEM71 (Montri la profilon) 2013-oktobro-15 22:04:40

Diskuti en la forumo tage kaj eĉ nokte estus granda plezuro por mi. Bedaŭrinde mi ne havas tempon por tiel ofta diskutado.

La ulo post mi nuntempe trinkas irlandan viskion kaj fumas dikan cigaron el Kubo.

Kelli (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 02:18:13

Ne, mi ne trinkas viskion kaj ankaŭ ne fumas.

La ulo post mi estas tre dormema nun.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-16 07:03:50

Jes, vi pravas. La kaŭzo estas la vetero.

La ulo post mi estas tre gaja, li/ŝi jam matene en la lito kantas kiel birdo.

Reen al la supro