去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

PEM71 (显示个人资料) 2013年10月11日下午9:25:51

Bedaŭrinde vi eraras, ĉar matene mi saĝe decidis preni ombrelon kun mi.

La ulo post mi ŝatas danci kun sia koramikino surstrate, kiam pluvas aŭ neĝas.

Espi (显示个人资料) 2013年10月11日下午11:11:26

Jes, vi pravegas. Dum niaj unuaj komunaj jaroj mia hodiaŭa edzino kaj mi vere ŝatis danci sur la stratoj, kiam pluvis kaj neĝis.

La ulo sub mi ŝatas aŭtunajn, pluvajn ŝtormojn.

Kelli (显示个人资料) 2013年10月11日下午11:58:22

Ne, malgraŭ mi scii , ke la pluvo estas bona afero, mi ne ŝatas , kiam pluvas.

La ulo post mi ŝatas ludi la ludon "L kaj K" (lernanto kaj korektanto), sed ne ĉiam li aŭ ŝi scias kiel respondi.

PEM71 (显示个人资料) 2013年10月12日下午9:15:02

Pri la scio kiel respondi vi eble pravas. Fakte, mi neniam ludis ĉi tiun ludon. Mi nur memoras, ke mi jam vidis ĝin ĉe lernu.net ie.

La ulo post mi ofte freneziĝas, kiam li devas ellitiĝi lunde.

dobri (显示个人资料) 2013年10月13日上午7:09:30

Jes. Laŭ mia opinio neniu ŝatas ellitiĝadi lunde frumatene.

La ulo post mi rigardas eksteren al la suno, sed dume videblas nur nebulo.

Nile (显示个人资料) 2013年10月15日上午2:21:17

Ne. Estas nokto ĉi! (10:00pm aŭ 22:00)

La ulo sub mi konas Oprah Winfrey (Opron Vinfrion?).

dobri (显示个人资料) 2013年10月15日下午3:15:35

Ne, tamen mi jam ie legis la nomon. Bedaŭrinde mi forgesis, kie tio estis.

La ulo post mi diskutas en la forumo tage kaj eĉ nokte.

PEM71 (显示个人资料) 2013年10月15日下午10:04:40

Diskuti en la forumo tage kaj eĉ nokte estus granda plezuro por mi. Bedaŭrinde mi ne havas tempon por tiel ofta diskutado.

La ulo post mi nuntempe trinkas irlandan viskion kaj fumas dikan cigaron el Kubo.

Kelli (显示个人资料) 2013年10月16日上午2:18:13

Ne, mi ne trinkas viskion kaj ankaŭ ne fumas.

La ulo post mi estas tre dormema nun.

ratkaptisto (显示个人资料) 2013年10月16日上午7:03:50

Jes, vi pravas. La kaŭzo estas la vetero.

La ulo post mi estas tre gaja, li/ŝi jam matene en la lito kantas kiel birdo.

回到上端