Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

PEM71 (Montri la profilon) 2013-oktobro-17 20:54:59

(Nedankinde, Karel)

Mi ne havas novan matracon, tamen mi tre ŝatas dormi, precipe, kiam mi devas ellitiĝi.

La ulo post mi malĝojas, ĉar li scias, ke alia somero ne alvenos pli frue ol venontjare.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-18 06:09:39

Jes, sed mi cerbumas pri forflugo al pli varma lando kiel la birdoj.

La ulo post mi ŝatas longe dormi.

PEM71 (Montri la profilon) 2013-oktobro-18 23:49:31

Mi hontas pro tio, sed vi pravas, mi estas tipa dormemulo.

La ulo post mi ofte legas krimromanojn, kaj sia ŝatata policano estas Adam Dalgliesh.

Kelli (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 12:46:44

De longe mi multe ŝatis legi krimromanojn kaj miaj pli ŝatataj detektivoj estis Hercule Poirot kaj Miss Marple. Sed nun kiel mi malpli legas, mi preferas aliajn romanojn.

La ulo post mi hodiaŭ iros al superbazaro aĉeti manĝaĵojn.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 13:01:51

Jes, mi jam iris kaj aĉetis.

La ulo post mi eluzis belan tagon por laboro en la ĝardeno.

PEM71 (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 18:13:49

Bedaŭrinde ne. Mi ne havas ĝardenon. Mi restis hejme kaj laboris uzante komputilon.

La ulo post mi nun gladas sian ĉemizon kaj pantalonon, ĉar matene li iros en preĝejon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2013-oktobro-21 06:49:24

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ faris laborplanon por la tuta semajno.

Kelli (Montri la profilon) 2013-oktobro-21 10:50:12

Ne, mi ne kutimas fari projektojn.

La ulo post mi gaje vekiĝis, ĉar estas bela tago hodiaŭ.

dobri (Montri la profilon) 2013-oktobro-21 13:54:12

Jes, ankaŭ ĉe ni estas bela tago.

La ulo post mi hodiaŭ sukcesis ĝustatempe fini la planitan laboron.

Espi (Montri la profilon) 2013-oktobro-21 19:50:26

Ne, hodiaŭ mi ne havis planitan laboron.

La ulo sub mi ĉi-semajne festas naskiĝtagon de iu parenco.

Reen al la supro