본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

PEM71 (프로필 보기) 2013년 10월 17일 오후 8:54:59

(Nedankinde, Karel)

Mi ne havas novan matracon, tamen mi tre ŝatas dormi, precipe, kiam mi devas ellitiĝi.

La ulo post mi malĝojas, ĉar li scias, ke alia somero ne alvenos pli frue ol venontjare.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 18일 오전 6:09:39

Jes, sed mi cerbumas pri forflugo al pli varma lando kiel la birdoj.

La ulo post mi ŝatas longe dormi.

PEM71 (프로필 보기) 2013년 10월 18일 오후 11:49:31

Mi hontas pro tio, sed vi pravas, mi estas tipa dormemulo.

La ulo post mi ofte legas krimromanojn, kaj sia ŝatata policano estas Adam Dalgliesh.

Kelli (프로필 보기) 2013년 10월 19일 오후 12:46:44

De longe mi multe ŝatis legi krimromanojn kaj miaj pli ŝatataj detektivoj estis Hercule Poirot kaj Miss Marple. Sed nun kiel mi malpli legas, mi preferas aliajn romanojn.

La ulo post mi hodiaŭ iros al superbazaro aĉeti manĝaĵojn.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 19일 오후 1:01:51

Jes, mi jam iris kaj aĉetis.

La ulo post mi eluzis belan tagon por laboro en la ĝardeno.

PEM71 (프로필 보기) 2013년 10월 19일 오후 6:13:49

Bedaŭrinde ne. Mi ne havas ĝardenon. Mi restis hejme kaj laboris uzante komputilon.

La ulo post mi nun gladas sian ĉemizon kaj pantalonon, ĉar matene li iros en preĝejon.

ratkaptisto (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오전 6:49:24

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ faris laborplanon por la tuta semajno.

Kelli (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오전 10:50:12

Ne, mi ne kutimas fari projektojn.

La ulo post mi gaje vekiĝis, ĉar estas bela tago hodiaŭ.

dobri (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오후 1:54:12

Jes, ankaŭ ĉe ni estas bela tago.

La ulo post mi hodiaŭ sukcesis ĝustatempe fini la planitan laboron.

Espi (프로필 보기) 2013년 10월 21일 오후 7:50:26

Ne, hodiaŭ mi ne havis planitan laboron.

La ulo sub mi ĉi-semajne festas naskiĝtagon de iu parenco.

다시 위로