Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-10 18:31:26

Jes, oni ofte demandas ŝerce: Kiam venos la pli bona tempo?
Kaj respondas: Ĝi jam venis.

La ulo post mi tamen rigardas al estonteco kun optimismo.

Paulinho (Montri la profilon) 2013-novembro-10 18:47:30

Ni (la edzino kaj mi) havis semajnon en hotelo de varmegaj akvoj. (Tie la akvo fluas varme el la roko. La naĝejoj estas nature varmaj). Sed pluvegis la tuta semajno.

La ulo sub mi revenos labori morgaŭ. Kiom pigreco ....

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-10 19:40:46

Mi jam antaŭĝojas la defiojn de la venonta semajno, kvankam, la pigra semajnfino ankaŭ estis bele.

La ulo post mi amas rokmuzikon.

Kelli (Montri la profilon) 2013-novembro-10 22:27:46

Jes, mi multe ŝatas rokmuzikon.

La ulo post mi bonege profitis sian dimanĉon.

Uralo (Montri la profilon) 2013-novembro-11 11:29:03

Jes, mi gajnis multe da mono en interreta ludo dum dimanĉo. (bedaŭrinde ĝi ne estas vera valuto)

La ulo post mi devas atenti je sia lingvo. (por ke li ne fivortu, ktp)

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-11 20:21:04

Ne, diable, tute ne mi devas atenti, la aliaj jam, sed ne mi.

La ulo post mi neniam melbenis.

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-11 20:57:37

Ne, mi ankoraŭ neniam benis iun beston (ekzemple melon).

La ulo post mi ĉiam zorgas pri ĝusteco de siaj kontribuoj antaŭ la forsendo aŭ eĉ pli poste.

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:05:49

Ne, kutime mi tro malmulte zorgas, pro tio kelkfoje okazas eraroj, ekzemple melbeni anstataŭ malbeni.

La ulo post mi volonte biciklus ĉirkaŭ la tuta mondo.

dobri (Montri la profilon) 2013-novembro-11 22:39:44

Jes, tamen prefere antaŭ 30 jaroj.

La ulo post mi volonte biciklus kun mi.

emukah (Montri la profilon) 2013-novembro-11 23:16:49

Jes, se ni hazarde renkontiĝas.

La ulo post mi migris al la ĉielarko kiam ŝi/li estis infano.

Reen al la supro