去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

La ulo sub mi

sjheiss, 2010年3月20日

讯息: 5918

语言: Esperanto

dobri (显示个人资料) 2013年11月10日下午6:31:26

Jes, oni ofte demandas ŝerce: Kiam venos la pli bona tempo?
Kaj respondas: Ĝi jam venis.

La ulo post mi tamen rigardas al estonteco kun optimismo.

Paulinho (显示个人资料) 2013年11月10日下午6:47:30

Ni (la edzino kaj mi) havis semajnon en hotelo de varmegaj akvoj. (Tie la akvo fluas varme el la roko. La naĝejoj estas nature varmaj). Sed pluvegis la tuta semajno.

La ulo sub mi revenos labori morgaŭ. Kiom pigreco ....

emukah (显示个人资料) 2013年11月10日下午7:40:46

Mi jam antaŭĝojas la defiojn de la venonta semajno, kvankam, la pigra semajnfino ankaŭ estis bele.

La ulo post mi amas rokmuzikon.

Kelli (显示个人资料) 2013年11月10日下午10:27:46

Jes, mi multe ŝatas rokmuzikon.

La ulo post mi bonege profitis sian dimanĉon.

Uralo (显示个人资料) 2013年11月11日上午11:29:03

Jes, mi gajnis multe da mono en interreta ludo dum dimanĉo. (bedaŭrinde ĝi ne estas vera valuto)

La ulo post mi devas atenti je sia lingvo. (por ke li ne fivortu, ktp)

emukah (显示个人资料) 2013年11月11日下午8:21:04

Ne, diable, tute ne mi devas atenti, la aliaj jam, sed ne mi.

La ulo post mi neniam melbenis.

dobri (显示个人资料) 2013年11月11日下午8:57:37

Ne, mi ankoraŭ neniam benis iun beston (ekzemple melon).

La ulo post mi ĉiam zorgas pri ĝusteco de siaj kontribuoj antaŭ la forsendo aŭ eĉ pli poste.

emukah (显示个人资料) 2013年11月11日下午10:05:49

Ne, kutime mi tro malmulte zorgas, pro tio kelkfoje okazas eraroj, ekzemple melbeni anstataŭ malbeni.

La ulo post mi volonte biciklus ĉirkaŭ la tuta mondo.

dobri (显示个人资料) 2013年11月11日下午10:39:44

Jes, tamen prefere antaŭ 30 jaroj.

La ulo post mi volonte biciklus kun mi.

emukah (显示个人资料) 2013年11月11日下午11:16:49

Jes, se ni hazarde renkontiĝas.

La ulo post mi migris al la ĉielarko kiam ŝi/li estis infano.

回到上端