Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
La ulo sub mi
de sjheiss, 2010-marto-20
Mesaĝoj: 5918
Lingvo: Esperanto
galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-03 19:31:15
Ĉu vi ne pensas ke estas pli bone diri : la ulo post mi...ol diri : la ulo sub mi ?
glig (Montri la profilon) 2010-septembro-03 20:03:02
galvis:Jes, mi estas viroMi ne pensas tiel, ĉar por mi estas pli logike diri "la ulo sub mi". Rigardu nur la ordon de novaj mesaĝoj. Ĉiu mesaĝo kaj tiel la aŭtoro, venas suben, sed ne supren. Precipe la vorto "post" ne taŭgas por tiu ĉi fadeno.
Ĉu vi ne pensas ke estas pli bone diri : la ulo post mi...ol diri : la ulo sub mi ?
Vi forgesis starigi novan pretendon kaj pro tio mi faros tion denove.
La ulo sub mi iras kiel kanguruo!
Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-03 22:34:23
glig:La ulo sub mi iras kiel kanguruo!En la stratoj kaj vendejoj de mia urbeto mi ja sufiĉe ofte amuziĝas kangurui kun filineto mia.
La ulo sub mi sentis tremon siavizaĝe kaj eble eĉ ekkolereton legante KANGURUI.
Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-septembro-04 01:26:25
La ulo sub mi estas finalvenkisto.
dobri (Montri la profilon) 2010-septembro-04 05:48:39
Pk_JoA:Heee... ne?La fervorajn esperantistojn oni kutime nomas FINVENKISTOJ, ĉar finalvenkisto venkis finalon de iu konkurso, ĉu ekzemple piedpilkan mondpokalon aŭ tenisan Vimbledonon ktp. Do mi kompreneble ne estas finalvenkisto.
La ulo sub mi estas finalvenkisto.
La ulo sub mi ŝatas rigardi belulinojn.
Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-septembro-04 06:12:11
La ulo sub mi ne estas konservemulo.
vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-04 13:18:10
la ulo sub mi tre ŝatas promenadi en arbaro.
galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-04 14:50:00
La ulo sub mi estas orienta homo.
Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-04 20:08:05
Japanio estas ekstremoriente.
Estante eĉ pli oriente ol jam orientegaj japanoj, mi sendube povas atesti min orienta homo.
Jen homo submia, kiu ne tre ŝatas silogismojn.
Hispanio (Montri la profilon) 2010-septembro-04 20:14:01
La ulo sub mi konas la retpaĝon "vkontakte".