Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

ya sjheiss, 20 Machi 2010

Ujumbe: 5918

Lugha: Esperanto

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2010 7:31:15 alasiri

Jes, mi estas viro

Ĉu vi ne pensas ke estas pli bone diri : la ulo post mi...ol diri : la ulo sub mi ?

glig (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2010 8:03:02 alasiri

galvis:Jes, mi estas viro

Ĉu vi ne pensas ke estas pli bone diri : la ulo post mi...ol diri : la ulo sub mi ?
Mi ne pensas tiel, ĉar por mi estas pli logike diri "la ulo sub mi". Rigardu nur la ordon de novaj mesaĝoj. Ĉiu mesaĝo kaj tiel la aŭtoro, venas suben, sed ne supren. Precipe la vorto "post" ne taŭgas por tiu ĉi fadeno.

Vi forgesis starigi novan pretendon kaj pro tio mi faros tion denove.

La ulo sub mi iras kiel kanguruo! lango.gif

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 3 Septemba 2010 10:34:23 alasiri

glig:La ulo sub mi iras kiel kanguruo! lango.gif
En la stratoj kaj vendejoj de mia urbeto mi ja sufiĉe ofte amuziĝas kangurui kun filineto mia.

La ulo sub mi sentis tremon siavizaĝe kaj eble eĉ ekkolereton legante KANGURUI.

Pk_JoA (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 1:26:25 asubuhi

Heee... ne?

La ulo sub mi estas finalvenkisto.

dobri (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 5:48:39 asubuhi

Pk_JoA:Heee... ne?

La ulo sub mi estas finalvenkisto.
La fervorajn esperantistojn oni kutime nomas FINVENKISTOJ, ĉar finalvenkisto venkis finalon de iu konkurso, ĉu ekzemple piedpilkan mondpokalon aŭ tenisan Vimbledonon ktp. Do mi kompreneble ne estas finalvenkisto.
La ulo sub mi ŝatas rigardi belulinojn.

Pk_JoA (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 6:12:11 asubuhi

Pardonu min pro mia eraroj. Kaj ja! Mi ŝategas rigardi belulinojn lango.gif

La ulo sub mi ne estas konservemulo.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 1:18:10 alasiri

ne, mi estas konservemulo :]

la ulo sub mi tre ŝatas promenadi en arbaro.

galvis (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 2:50:00 alasiri

Ne, promenadi en arbaro estas danĝere

La ulo sub mi estas orienta homo.

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 8:08:05 alasiri

Estus por mi pli facile kaj mallonge iri Japanien laŭ la okcidenta vojo ol laŭ la orienta.

Japanio estas ekstremoriente.

Estante eĉ pli oriente ol jam orientegaj japanoj, mi sendube povas atesti min orienta homo.

Jen homo submia, kiu ne tre ŝatas silogismojn.

Hispanio (Wasifu wa mtumiaji) 4 Septemba 2010 8:14:01 alasiri

Mi ne scias kio estas tio rido.gif

La ulo sub mi konas la retpaĝon "vkontakte".

Kurudi juu