Zum Inhalt

Geschlossen
Max. 500 Nachrichten.

La ulo sub mi

von sjheiss, 20. März 2010

Beiträge: 5918

Sprache: Esperanto

Filu (Profil anzeigen) 8. September 2010 13:03:29

formiĉjo:La ulo sub mi havas pli da du infanojn.
Mi ja havas pli da du infanoj (1), ol mi havas da tri infanoj (0,67), sed malpli ol mi havas da unu infanoj (2) aŭ da duoninfanoj (4).

La ulo sub mi havas pli ol du infanojn.

Pk_JoA (Profil anzeigen) 8. September 2010 22:07:28

Me ja esperas ke ne! Mi ĵus âgas 16.

La ulo sub mi havas edzon/edzinon

Filu (Profil anzeigen) 9. September 2010 12:44:19

formiĉjo:La ulo sub mi jam manĝis kaproviandon.
La ulo sub vi devis halti kaj pensadi pri tio, sed fine, mi konkludis ke verŝajne neniam mi manĝis kaprokarnon. Tamen kaprofromaĝon mi tre ŝatas.

Ankaŭ la ulo sub mi tre ŝatas kaprofromaĝon.

galvis (Profil anzeigen) 9. September 2010 16:07:59

Jes, mi ŝatas fromaĝon de kaprino. En tiu ĉi lando estas iuj provincoj kiuj produktas tian fromaĝon.

La ulo sub mi ne havas malfacilaĵon pri la uzado de la vorto SIA.

Pk_JoA (Profil anzeigen) 9. September 2010 17:57:00

Kial mi havus malfacilaĵon pri tiu vorto? Estas facile elparoli ĝin. Eble por angluloj, ĝi tro similas al "see you"...

La ulo sub mi tre ŝatas fromaĝon

vincas (Profil anzeigen) 9. September 2010 18:09:23

jes

la ulo sub mi hieraŭ sukcesis ekzamenon pri historio de Rusio.

custinne (Profil anzeigen) 9. September 2010 18:50:10

vincas:

la ulo sub mi hieraŭ sukcesis ekzamenon pri historio de Rusio.
Ha ne, mi estas historiisto sed mi neniam studis la rusan historion.

La ulo sub mi ŝatas rigardi malnovajn filmojn.

Pk_JoA (Profil anzeigen) 9. September 2010 19:08:50

Vereme, ne tre. Mi pli ŝatas novajn filmojn (sed keklaj malnovaj estas bona ankaŭ)

La ulo sub mi ŝatas Bush. Jr. (Usona prezidanto)

Leporino (Profil anzeigen) 10. September 2010 15:24:45

Ne, mi havas francan aŭton. Renault Kangoo por la transportado de mia granda familio. rido.gif

La ulo sub mi konstruis kun LEGO kiam li estis infano.

glig (Profil anzeigen) 10. September 2010 15:34:28

Leporino:Ne, mi havas francan aŭton. Renault Kangoo por la transportado de mia granda familio. rido.gif

La ulo sub mi konstruis kun LEGO kiam li estis infano.
Hahahaha, kompreneble! rido.gif

La ulo sub mi kreskigas fungojn.

Zurück nach oben