Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-08 13:03:29

formiĉjo:La ulo sub mi havas pli da du infanojn.
Mi ja havas pli da du infanoj (1), ol mi havas da tri infanoj (0,67), sed malpli ol mi havas da unu infanoj (2) aŭ da duoninfanoj (4).

La ulo sub mi havas pli ol du infanojn.

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-septembro-08 22:07:28

Me ja esperas ke ne! Mi ĵus âgas 16.

La ulo sub mi havas edzon/edzinon

Filu (Montri la profilon) 2010-septembro-09 12:44:19

formiĉjo:La ulo sub mi jam manĝis kaproviandon.
La ulo sub vi devis halti kaj pensadi pri tio, sed fine, mi konkludis ke verŝajne neniam mi manĝis kaprokarnon. Tamen kaprofromaĝon mi tre ŝatas.

Ankaŭ la ulo sub mi tre ŝatas kaprofromaĝon.

galvis (Montri la profilon) 2010-septembro-09 16:07:59

Jes, mi ŝatas fromaĝon de kaprino. En tiu ĉi lando estas iuj provincoj kiuj produktas tian fromaĝon.

La ulo sub mi ne havas malfacilaĵon pri la uzado de la vorto SIA.

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-septembro-09 17:57:00

Kial mi havus malfacilaĵon pri tiu vorto? Estas facile elparoli ĝin. Eble por angluloj, ĝi tro similas al "see you"...

La ulo sub mi tre ŝatas fromaĝon

vincas (Montri la profilon) 2010-septembro-09 18:09:23

jes

la ulo sub mi hieraŭ sukcesis ekzamenon pri historio de Rusio.

custinne (Montri la profilon) 2010-septembro-09 18:50:10

vincas:

la ulo sub mi hieraŭ sukcesis ekzamenon pri historio de Rusio.
Ha ne, mi estas historiisto sed mi neniam studis la rusan historion.

La ulo sub mi ŝatas rigardi malnovajn filmojn.

Pk_JoA (Montri la profilon) 2010-septembro-09 19:08:50

Vereme, ne tre. Mi pli ŝatas novajn filmojn (sed keklaj malnovaj estas bona ankaŭ)

La ulo sub mi ŝatas Bush. Jr. (Usona prezidanto)

Leporino (Montri la profilon) 2010-septembro-10 15:24:45

Ne, mi havas francan aŭton. Renault Kangoo por la transportado de mia granda familio. rido.gif

La ulo sub mi konstruis kun LEGO kiam li estis infano.

glig (Montri la profilon) 2010-septembro-10 15:34:28

Leporino:Ne, mi havas francan aŭton. Renault Kangoo por la transportado de mia granda familio. rido.gif

La ulo sub mi konstruis kun LEGO kiam li estis infano.
Hahahaha, kompreneble! rido.gif

La ulo sub mi kreskigas fungojn.

Reen al la supro