Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

dobri (User's profile) February 13, 2014, 3:51:22 PM

Ne, ĉar mi preferas la aĉetotan varon trarigardi antaŭe.

La ulo post mi ŝatas bone manĝi.

ratkaptisto (User's profile) February 13, 2014, 4:01:21 PM

Jes, vi pravas.

La ulo post mi neniam estis en malsanulejo kiel malsanulo.

dobri (User's profile) February 13, 2014, 4:15:50 PM

Ne, bedaŭrinde mi jam estis tie.

La ulo post mi volas denove viziti Herzberg-on.

ratkaptisto (User's profile) February 13, 2014, 5:33:54 PM

Jes, mi volos, ĉu vi ankaŭ?

La ulo post mi festos baldaŭ karnavalon.

dobri (User's profile) February 13, 2014, 6:38:42 PM

Ne, mi ne festos kaj dume ne planas veturi al Germanio.

La ulo post mi ĵus rigardis interesajn fotojn el turisma ekskurso.

ratkaptisto (User's profile) February 13, 2014, 10:19:58 PM

Ne, sed mi publikas fotojn en facebook.

La ulo post mi ofte rakontas pri sia infaneco.

dobri (User's profile) February 14, 2014, 4:13:19 PM

Jes, precipe al miaj nepoj.

La ulo post mi matene admiris Venuson sur orienta ĉielo.

ratkaptisto (User's profile) February 14, 2014, 8:39:04 PM

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ofte kantas dum la biciklado.

dobri (User's profile) February 14, 2014, 9:48:16 PM

Ne, tio eblus nur dum biciklado tra facila tereno.

La ulo post mi spektis artosketadon nur en televido.

ratkaptisto (User's profile) February 14, 2014, 11:00:18 PM

Mi ne oft spektas tion.

La ulo post mi ĉiam forgesas la tekstojn de kantoj.

Back to the top