Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

La ulo sub mi

kelle poolt sjheiss, 20. märts 2010

Postitused: 5918

Keel: Esperanto

dobri (Näita profiili) 13. veebruar 2014 15:51.22

Ne, ĉar mi preferas la aĉetotan varon trarigardi antaŭe.

La ulo post mi ŝatas bone manĝi.

ratkaptisto (Näita profiili) 13. veebruar 2014 16:01.21

Jes, vi pravas.

La ulo post mi neniam estis en malsanulejo kiel malsanulo.

dobri (Näita profiili) 13. veebruar 2014 16:15.50

Ne, bedaŭrinde mi jam estis tie.

La ulo post mi volas denove viziti Herzberg-on.

ratkaptisto (Näita profiili) 13. veebruar 2014 17:33.54

Jes, mi volos, ĉu vi ankaŭ?

La ulo post mi festos baldaŭ karnavalon.

dobri (Näita profiili) 13. veebruar 2014 18:38.42

Ne, mi ne festos kaj dume ne planas veturi al Germanio.

La ulo post mi ĵus rigardis interesajn fotojn el turisma ekskurso.

ratkaptisto (Näita profiili) 13. veebruar 2014 22:19.58

Ne, sed mi publikas fotojn en facebook.

La ulo post mi ofte rakontas pri sia infaneco.

dobri (Näita profiili) 14. veebruar 2014 16:13.19

Jes, precipe al miaj nepoj.

La ulo post mi matene admiris Venuson sur orienta ĉielo.

ratkaptisto (Näita profiili) 14. veebruar 2014 20:39.04

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ofte kantas dum la biciklado.

dobri (Näita profiili) 14. veebruar 2014 21:48.16

Ne, tio eblus nur dum biciklado tra facila tereno.

La ulo post mi spektis artosketadon nur en televido.

ratkaptisto (Näita profiili) 14. veebruar 2014 23:00.18

Mi ne oft spektas tion.

La ulo post mi ĉiam forgesas la tekstojn de kantoj.

Tagasi üles