Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

emukah (Montri la profilon) 2014-februaro-19 21:20:54

Ho jes, kiel vi povis scii tion?

La ulo post mi jam foje tre ektimis, ĉar sia poŝtelefono sonis dum prelego.

dobri (Montri la profilon) 2014-februaro-20 14:42:19

Jes, kelkfoje tio okazis.

La ulo post mi rapidas aĉeti bongustan manĝaĵon.

emukah (Montri la profilon) 2014-februaro-20 16:30:15

Hodiaŭ ne plu, ĉar la fridujo estas plena.

La ulo post mi bezonas novan librobreton, ĉar li/ŝi havas tro multajn librojn.

vincas (Montri la profilon) 2014-februaro-21 12:33:34

Hmmm?! Fakte jes :]]]]]]]]]]]

La ulo sub mi volus ačeti elefanton.

emukah (Montri la profilon) 2014-februaro-21 14:32:47

Ne, ĉar bedaŭrinde mia loĝejo estas tro malgranda.

La ulo post mi revas pri vojaĝo al kometo.

dobri (Montri la profilon) 2014-februaro-22 06:42:43

Tute ne, ĉar la kometoj estadas malgrandaj, ĉu ne?

La ulo post mi ĝuas viziton de siaj nepoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-februaro-22 20:21:57

Mi ĝuus.

La ulo post mi instruas siajn nepojn en Esperanto.

emukah (Montri la profilon) 2014-februaro-23 16:00:07

Ho, mi provis ĝin, sed bedaŭrinde li ne emis. (Mi provos denove, mi ne rezignos!)

La ulo post mi nun estas iom malĝoja, ĉar la Olimpiaj Ludoj finiĝis.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-februaro-23 19:52:29

Ne, mi havas aliajn interesojn kaj taskojn. Mi ĝojas, ke la ludoj estis pacema.

La ulo post mi volonte vizitas insulojn dum somero.

Kelli (Montri la profilon) 2014-februaro-23 20:37:51

Vi ne pravas, kvankam mi multe ŝatus.

La ulo post mi trovas novajn amikojn preskaŭ ĉiutage.

Reen al la supro