Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

av sjheiss, 20 mars 2010

Meddelanden: 5918

Språk: Esperanto

emukah (Visa profilen) 19 februari 2014 21:20:54

Ho jes, kiel vi povis scii tion?

La ulo post mi jam foje tre ektimis, ĉar sia poŝtelefono sonis dum prelego.

dobri (Visa profilen) 20 februari 2014 14:42:19

Jes, kelkfoje tio okazis.

La ulo post mi rapidas aĉeti bongustan manĝaĵon.

emukah (Visa profilen) 20 februari 2014 16:30:15

Hodiaŭ ne plu, ĉar la fridujo estas plena.

La ulo post mi bezonas novan librobreton, ĉar li/ŝi havas tro multajn librojn.

vincas (Visa profilen) 21 februari 2014 12:33:34

Hmmm?! Fakte jes :]]]]]]]]]]]

La ulo sub mi volus ačeti elefanton.

emukah (Visa profilen) 21 februari 2014 14:32:47

Ne, ĉar bedaŭrinde mia loĝejo estas tro malgranda.

La ulo post mi revas pri vojaĝo al kometo.

dobri (Visa profilen) 22 februari 2014 06:42:43

Tute ne, ĉar la kometoj estadas malgrandaj, ĉu ne?

La ulo post mi ĝuas viziton de siaj nepoj.

ratkaptisto (Visa profilen) 22 februari 2014 20:21:57

Mi ĝuus.

La ulo post mi instruas siajn nepojn en Esperanto.

emukah (Visa profilen) 23 februari 2014 16:00:07

Ho, mi provis ĝin, sed bedaŭrinde li ne emis. (Mi provos denove, mi ne rezignos!)

La ulo post mi nun estas iom malĝoja, ĉar la Olimpiaj Ludoj finiĝis.

ratkaptisto (Visa profilen) 23 februari 2014 19:52:29

Ne, mi havas aliajn interesojn kaj taskojn. Mi ĝojas, ke la ludoj estis pacema.

La ulo post mi volonte vizitas insulojn dum somero.

Kelli (Visa profilen) 23 februari 2014 20:37:51

Vi ne pravas, kvankam mi multe ŝatus.

La ulo post mi trovas novajn amikojn preskaŭ ĉiutage.

Tillbaka till toppen