Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-marto-25 19:31:46

Ne, ne, vi havas strangajn opiniojn pri mi.

La ulo post mi volonte ludas per komputilo.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-26 15:06:22

Ne, ĉar mi kutime ne havas tempon por ĉi tiu agado.

La ulo post mi hodiaŭ grimpis al monteto alta 572 m.s.m.

emukah (Montri la profilon) 2014-marto-26 17:59:51

ratkaptisto:Ne, ne, vi havas strangajn opiniojn pri mi.

La ulo post mi volonte ludas per komputilo.
Bonvolu pardoni.

emukah (Montri la profilon) 2014-marto-26 18:04:47

Ne, hodiaŭ mi tute ne grimpis, eĉ ne sur seĝon. (Kie ja estas la 572m-monteto?)

La ulo post hodiaŭ forgesis aĉeti salon.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-26 18:21:11

Jes, mi multfoje forgesis la salon, tamen ne hodiaŭ. (La monteto troviĝas 30 km nordokcidente de mia loĝejo.)

La ulo post mi manĝis hodiaŭ kun granda apetito.

emukah (Montri la profilon) 2014-marto-27 17:26:37

Mi manĝis kun mezgranda apetito.

La ulo post mi havas bonajn metiajn kapablojn.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-27 17:29:42

Ne, mi estas mallerta.

La ulo post mi ĉiam ŝercas.

emukah (Montri la profilon) 2014-marto-27 17:49:18

Mi ŝercas ne ĉiam, nur kelkfoje.

La ulo post mi bezonas grandan aŭton por sia prestiĝo.

dobri (Montri la profilon) 2014-marto-27 18:01:03

Tute ne, por mi sufiĉas, ke ĝi bone funkcias.

La ulo post mi perlaboras monon kiel repetitoro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-marto-28 06:57:14

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĝuas la printempan veteron.

Reen al la supro