Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

ratkaptisto (Arată profil) 25 martie 2014, 19:31:46

Ne, ne, vi havas strangajn opiniojn pri mi.

La ulo post mi volonte ludas per komputilo.

dobri (Arată profil) 26 martie 2014, 15:06:22

Ne, ĉar mi kutime ne havas tempon por ĉi tiu agado.

La ulo post mi hodiaŭ grimpis al monteto alta 572 m.s.m.

emukah (Arată profil) 26 martie 2014, 17:59:51

ratkaptisto:Ne, ne, vi havas strangajn opiniojn pri mi.

La ulo post mi volonte ludas per komputilo.
Bonvolu pardoni.

emukah (Arată profil) 26 martie 2014, 18:04:47

Ne, hodiaŭ mi tute ne grimpis, eĉ ne sur seĝon. (Kie ja estas la 572m-monteto?)

La ulo post hodiaŭ forgesis aĉeti salon.

dobri (Arată profil) 26 martie 2014, 18:21:11

Jes, mi multfoje forgesis la salon, tamen ne hodiaŭ. (La monteto troviĝas 30 km nordokcidente de mia loĝejo.)

La ulo post mi manĝis hodiaŭ kun granda apetito.

emukah (Arată profil) 27 martie 2014, 17:26:37

Mi manĝis kun mezgranda apetito.

La ulo post mi havas bonajn metiajn kapablojn.

dobri (Arată profil) 27 martie 2014, 17:29:42

Ne, mi estas mallerta.

La ulo post mi ĉiam ŝercas.

emukah (Arată profil) 27 martie 2014, 17:49:18

Mi ŝercas ne ĉiam, nur kelkfoje.

La ulo post mi bezonas grandan aŭton por sia prestiĝo.

dobri (Arată profil) 27 martie 2014, 18:01:03

Tute ne, por mi sufiĉas, ke ĝi bone funkcias.

La ulo post mi perlaboras monon kiel repetitoro.

ratkaptisto (Arată profil) 28 martie 2014, 06:57:14

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi ĝuas la printempan veteron.

Înapoi mai sus