Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-22 17:18:53

Ne, sed hodiaŭ jes.

La ulo post mi ĝuste nun rigardas al ekstera fulmotondro.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aprilo-22 18:56:44

Ne, ne hodiaŭ, sed hieraŭ.

La ulo post mi ĉiam havas bonan ideon kaj lia edzino laŭas lin pri tio.

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-22 20:21:59

Jes kaj ne. Ja mi ĉiam havas bonajn ideojn, tamen mia edzino malofte laŭdas min.

La ulo post mi opinias, ke hejma harfendado nenion gravas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aprilo-23 16:27:41

Mi ne havas opinion pri tiu temo.

La ulo post mi preferas rondvojojn por siaj bicikladoekskursoj.

dobri (Montri la profilon) 2014-aprilo-23 17:06:29

Jes. Reveni hejmen per alia vojo estas mia kutimo.

La ulo post mi ĵus ricevis retmesaĝon de E-amiko.

vincas (Montri la profilon) 2014-majo-02 07:50:05

Ne.

La ulo sub mi ŝatas dancojn.

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-02 18:01:56

Jes, mi ŝatas tion.

La ulo post mi estis hodiaŭ surprizita per malvarma vetero.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-majo-07 12:14:10

Ne, mi ne ŝatas malvarman veteron.

La ulo post mi ĉiutage skribas leterojn.

dobri (Montri la profilon) 2014-majo-07 14:39:54

Ne, mi ne estas tiom diligenta.

La ulo post mi malŝatas pendigadon de kurtenoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-majo-08 10:35:40

Ne, estas tasko de mia edzino.

La ulo post mi hodiaŭ aĉetos plantojn por sia kreskaddometo.

Reen al la supro