Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

La ulo sub mi

de sjheiss, 20 martie 2010

Contribuții/Mesaje: 5918

Limbă: Esperanto

dobri (Arată profil) 22 aprilie 2014, 17:18:53

Ne, sed hodiaŭ jes.

La ulo post mi ĝuste nun rigardas al ekstera fulmotondro.

ratkaptisto (Arată profil) 22 aprilie 2014, 18:56:44

Ne, ne hodiaŭ, sed hieraŭ.

La ulo post mi ĉiam havas bonan ideon kaj lia edzino laŭas lin pri tio.

dobri (Arată profil) 22 aprilie 2014, 20:21:59

Jes kaj ne. Ja mi ĉiam havas bonajn ideojn, tamen mia edzino malofte laŭdas min.

La ulo post mi opinias, ke hejma harfendado nenion gravas.

ratkaptisto (Arată profil) 23 aprilie 2014, 16:27:41

Mi ne havas opinion pri tiu temo.

La ulo post mi preferas rondvojojn por siaj bicikladoekskursoj.

dobri (Arată profil) 23 aprilie 2014, 17:06:29

Jes. Reveni hejmen per alia vojo estas mia kutimo.

La ulo post mi ĵus ricevis retmesaĝon de E-amiko.

vincas (Arată profil) 2 mai 2014, 07:50:05

Ne.

La ulo sub mi ŝatas dancojn.

dobri (Arată profil) 2 mai 2014, 18:01:56

Jes, mi ŝatas tion.

La ulo post mi estis hodiaŭ surprizita per malvarma vetero.

ratkaptisto (Arată profil) 7 mai 2014, 12:14:10

Ne, mi ne ŝatas malvarman veteron.

La ulo post mi ĉiutage skribas leterojn.

dobri (Arată profil) 7 mai 2014, 14:39:54

Ne, mi ne estas tiom diligenta.

La ulo post mi malŝatas pendigadon de kurtenoj.

ratkaptisto (Arată profil) 8 mai 2014, 10:35:40

Ne, estas tasko de mia edzino.

La ulo post mi hodiaŭ aĉetos plantojn por sia kreskaddometo.

Înapoi mai sus