Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-31 07:39:17

Mi uzas lernu.net por lerni.

La ulo post mi hodiaŭ banos en lago.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-julio-31 08:18:44

Ne, la akvo en la lago estas tro malvarma, eĉ kiam la suno brilas.

La ulo post mi aĉetos novan aŭton je semajnfino.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-31 15:10:21

Ne, mi jam aĉetis novan aŭton en januaro.

La ulo post mi volos aĉeti baldaŭ elektran biciklon.

dobri (Montri la profilon) 2014-julio-31 18:58:18

Ne, mi ne havas tian planon.

La ulo post mi estas kontenta, ke la monato julio bone finiĝis.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-julio-31 19:03:07

Jes, estis bona monato.

La ulo post mi jam rimarkis, ke la tagoj jam estas pli mallongaj ol antaŭ kelkaj semajnoj.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 09:02:34

Jes, la tagoj jam estas pli mallongaj kaj la vesperoj estas longaj.

La ulo post mi pensas ke aŭtuno venos baldaŭ

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 16:55:16

Jes, preskaŭ Kristnasko estas antaŭ pordo.

La ulo post mi morgaŭ veturos ferii kun siaj idoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 19:47:29

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi jam rikoltis fruktojn en sia ĝardeno.

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 20:08:20

Ne jam. Mi esperas rekolti pomojn en nia ĝardeno en septembro.

La ulo post mi ĝuas la nunan momenton.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-01 20:12:07

Jes, lorna, vi pravas.

La ulo post mi estas uzanto de facebook.

Reen al la supro