Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

La ulo sub mi

kelle poolt sjheiss, 20. märts 2010

Postitused: 5918

Keel: Esperanto

ratkaptisto (Näita profiili) 31. juuli 2014 7:39.17

Mi uzas lernu.net por lerni.

La ulo post mi hodiaŭ banos en lago.

gordonflanagan (Näita profiili) 31. juuli 2014 8:18.44

Ne, la akvo en la lago estas tro malvarma, eĉ kiam la suno brilas.

La ulo post mi aĉetos novan aŭton je semajnfino.

ratkaptisto (Näita profiili) 31. juuli 2014 15:10.21

Ne, mi jam aĉetis novan aŭton en januaro.

La ulo post mi volos aĉeti baldaŭ elektran biciklon.

dobri (Näita profiili) 31. juuli 2014 18:58.18

Ne, mi ne havas tian planon.

La ulo post mi estas kontenta, ke la monato julio bone finiĝis.

ratkaptisto (Näita profiili) 31. juuli 2014 19:03.07

Jes, estis bona monato.

La ulo post mi jam rimarkis, ke la tagoj jam estas pli mallongaj ol antaŭ kelkaj semajnoj.

gordonflanagan (Näita profiili) 1. august 2014 9:02.34

Jes, la tagoj jam estas pli mallongaj kaj la vesperoj estas longaj.

La ulo post mi pensas ke aŭtuno venos baldaŭ

dobri (Näita profiili) 1. august 2014 16:55.16

Jes, preskaŭ Kristnasko estas antaŭ pordo.

La ulo post mi morgaŭ veturos ferii kun siaj idoj.

ratkaptisto (Näita profiili) 1. august 2014 19:47.29

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi jam rikoltis fruktojn en sia ĝardeno.

lorna (Näita profiili) 1. august 2014 20:08.20

Ne jam. Mi esperas rekolti pomojn en nia ĝardeno en septembro.

La ulo post mi ĝuas la nunan momenton.

ratkaptisto (Näita profiili) 1. august 2014 20:12.07

Jes, lorna, vi pravas.

La ulo post mi estas uzanto de facebook.

Tagasi üles