Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 05:47:32

Ne.

La ulo post mi post momento foriras el sia hejmo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 07:01:06

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi havas belan hundon.

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 09:21:25

Mi ne, sed nia filo kaj sia edzino havas belan hundon.

La ulo post mi manĝas ekokultivitan manĝaĵon.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 11:44:52

Jes, vi pravas - ne ĉiam sed ofte.

La ulo post mi ne manĝas viandon kaj ne trinkas bieron.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 13:47:51

Ne, mi ŝatas manĝi viandon kaj trinki bieron (germanan kaj tajan bieron)

La uno post mi ŝatas trinki germanan vinon.

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 16:54:49

Bedaŭrinde vi ne pravas. Mi preskaŭ neniam trinkas vinon. Mi preferas kafon.

La ulo post mi tre ŝatas vjetnaman kuirarton kaj ĉiusemajne manĝas la faman pladon - bun cha.

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 18:40:15

Mi ne ankoraü manĝis bun cha. Ĉu ĝi gustas bone?

La ulo post mi interesiĝas pri la Antikvaj Tempoj.

nacxjo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 19:03:05

Mi tre interesiĝas pri la Antikvaj Tempoj. Se mi konus kiel mono-riĉiĝas min per studas ĝin, mi estos tre feliĉa.

La ulo sub mi ne finis kolegion aŭ universitaton - duaranga-edukado.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 20:38:26

Vi ne pravas, mi nun jam estas pensiulo.

La ulo post mi ne estas manlaboristo.

lorna (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-03 09:05:54

Vi pravas. Mi ne estas manlaboristo.

La ulo post mi loĝas apud belaj kavernoj.

Reen al la supro