Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

dobri (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 05:47:32

Ne.

La ulo post mi post momento foriras el sia hejmo.

ratkaptisto (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 07:01:06

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi havas belan hundon.

lorna (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 09:21:25

Mi ne, sed nia filo kaj sia edzino havas belan hundon.

La ulo post mi manĝas ekokultivitan manĝaĵon.

ratkaptisto (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 11:44:52

Jes, vi pravas - ne ĉiam sed ofte.

La ulo post mi ne manĝas viandon kaj ne trinkas bieron.

gordonflanagan (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 13:47:51

Ne, mi ŝatas manĝi viandon kaj trinki bieron (germanan kaj tajan bieron)

La uno post mi ŝatas trinki germanan vinon.

PEM71 (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 16:54:49

Bedaŭrinde vi ne pravas. Mi preskaŭ neniam trinkas vinon. Mi preferas kafon.

La ulo post mi tre ŝatas vjetnaman kuirarton kaj ĉiusemajne manĝas la faman pladon - bun cha.

lorna (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 18:40:15

Mi ne ankoraü manĝis bun cha. Ĉu ĝi gustas bone?

La ulo post mi interesiĝas pri la Antikvaj Tempoj.

nacxjo (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 19:03:05

Mi tre interesiĝas pri la Antikvaj Tempoj. Se mi konus kiel mono-riĉiĝas min per studas ĝin, mi estos tre feliĉa.

La ulo sub mi ne finis kolegion aŭ universitaton - duaranga-edukado.

ratkaptisto (Pokaż profil) 2 sierpnia 2014, 20:38:26

Vi ne pravas, mi nun jam estas pensiulo.

La ulo post mi ne estas manlaboristo.

lorna (Pokaż profil) 3 sierpnia 2014, 09:05:54

Vi pravas. Mi ne estas manlaboristo.

La ulo post mi loĝas apud belaj kavernoj.

Wróć do góry