Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Polaris (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 07:04:13

gordonflanagan:Ne, vi ne pravas. Mi ne ŝatas katojn.

La ulo post mi vizitos la bestoĝardenon hodiaŭ.
Nu, mi estas instruisto de gimnazio, ĉu tio estas konsiderata valida kiel "bestoĝardeno"? ridulo.gif

La ulo sub mi ŝatas la ĉinan manĝaĵon kaj manĝas ĝin per bastonetoj.

gordonflanagan (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 08:30:36

Polaris:
gordonflanagan:Ne, vi ne pravas. Mi ne ŝatas katojn.

La ulo post mi vizitos la bestoĝardenon hodiaŭ.
Nu, mi estas instruisto de gimnazio, ĉu tio estas konsiderata valida kiel "bestoĝardeno"? ridulo.gif

La ulo sub mi ŝatas la ĉinan manĝaĵon kaj manĝas ĝin per bastonetoj.
Kelkfoje jes! Mi estis instruisto antaŭe multaj jaroj.

Jes,vi pravas. Mi ŝatas la ĉinan manĝaĵon kaj kelkfoje mi manĝas ĝin per manĝbastonetoj.

La ulo post mi restas en la domo hodiaŭ ĉar estas pluve.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 09:24:53

Ne, Gordon, ĝis nun estas tre aŭtuneta vetero.

La ulo post mi hodiaŭ vizitis la kuraciston.

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 10:03:26

Vi preskaŭ pravas, se oni povas uzi preskaŭ en ĉi tiu kunteksto. Fakte, estis mia patrino, kiu devis visiti kuraciston, tamen mi iris kun ŝi por montri al ŝi, kie la kuracisto laboras.

La ulo post mi neniam malsaniĝas.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 12:32:58

Mi ne neniam malsaniĝis sed malofte.

La ulo post mi estas helpema homo.

dobri (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 15:14:29

Laŭ mia opinio jes.

La ulo post mi ofte restadas hejme sola, ĉar lia edzino tro engaĝiĝas en socia vivo.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 19:18:48

Ne, vi ne pravas, mia edzino certe engagiĝas en socia vivo, sed ne tro multe.

La ulo post mi ĉiam komparas la ofertojn en la gazeto antaŭ li aĉetas.

vincas (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 19:27:53

jes

la ulo sub mi nun aŭskultas radion kaj skribas ĉi tie.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 20:34:12

Ne, mi ne aŭskultas radion, sed mi skribas.

La ulo post mi volonte kaj longe telefonas ĉiutage.

PEM71 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-25 20:40:35

Ne, volonte mi ne telefonas, ĉar tio ĝenas min.

La ulo post mi scipovas komunikiĝi per densa fumo.

Reen al la supro