目次へ

閉じられた
最大 500メッセージ

La ulo sub mi

sjheiss,2010年3月20日の

メッセージ: 5918

言語: Esperanto

Polaris (プロフィールを表示) 2014年8月25日 7:04:13

gordonflanagan:Ne, vi ne pravas. Mi ne ŝatas katojn.

La ulo post mi vizitos la bestoĝardenon hodiaŭ.
Nu, mi estas instruisto de gimnazio, ĉu tio estas konsiderata valida kiel "bestoĝardeno"? ridulo.gif

La ulo sub mi ŝatas la ĉinan manĝaĵon kaj manĝas ĝin per bastonetoj.

gordonflanagan (プロフィールを表示) 2014年8月25日 8:30:36

Polaris:
gordonflanagan:Ne, vi ne pravas. Mi ne ŝatas katojn.

La ulo post mi vizitos la bestoĝardenon hodiaŭ.
Nu, mi estas instruisto de gimnazio, ĉu tio estas konsiderata valida kiel "bestoĝardeno"? ridulo.gif

La ulo sub mi ŝatas la ĉinan manĝaĵon kaj manĝas ĝin per bastonetoj.
Kelkfoje jes! Mi estis instruisto antaŭe multaj jaroj.

Jes,vi pravas. Mi ŝatas la ĉinan manĝaĵon kaj kelkfoje mi manĝas ĝin per manĝbastonetoj.

La ulo post mi restas en la domo hodiaŭ ĉar estas pluve.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月25日 9:24:53

Ne, Gordon, ĝis nun estas tre aŭtuneta vetero.

La ulo post mi hodiaŭ vizitis la kuraciston.

PEM71 (プロフィールを表示) 2014年8月25日 10:03:26

Vi preskaŭ pravas, se oni povas uzi preskaŭ en ĉi tiu kunteksto. Fakte, estis mia patrino, kiu devis visiti kuraciston, tamen mi iris kun ŝi por montri al ŝi, kie la kuracisto laboras.

La ulo post mi neniam malsaniĝas.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月25日 12:32:58

Mi ne neniam malsaniĝis sed malofte.

La ulo post mi estas helpema homo.

dobri (プロフィールを表示) 2014年8月25日 15:14:29

Laŭ mia opinio jes.

La ulo post mi ofte restadas hejme sola, ĉar lia edzino tro engaĝiĝas en socia vivo.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月25日 19:18:48

Ne, vi ne pravas, mia edzino certe engagiĝas en socia vivo, sed ne tro multe.

La ulo post mi ĉiam komparas la ofertojn en la gazeto antaŭ li aĉetas.

vincas (プロフィールを表示) 2014年8月25日 19:27:53

jes

la ulo sub mi nun aŭskultas radion kaj skribas ĉi tie.

ratkaptisto (プロフィールを表示) 2014年8月25日 20:34:12

Ne, mi ne aŭskultas radion, sed mi skribas.

La ulo post mi volonte kaj longe telefonas ĉiutage.

PEM71 (プロフィールを表示) 2014年8月25日 20:40:35

Ne, volonte mi ne telefonas, ĉar tio ĝenas min.

La ulo post mi scipovas komunikiĝi per densa fumo.

先頭にもどる