Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-februaro-03 18:11:15

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ havis multe da laboro kun la neĝo.

petitka (Montri la profilon) 2015-februaro-04 08:07:26

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi nun ĝojas pri suna tago.

dobri (Montri la profilon) 2015-februaro-04 16:46:07

Jes, hodiaŭ estis sune, tamen froste.

La ulo post mi ne bezonas morgaŭ labori, li povas resti hejme.

Polaris (Montri la profilon) 2015-februaro-04 17:57:52

dobri:Jes, hodiaŭ estis sune, tamen froste.
La ulo post mi ne bezonas morgaŭ labori, li povas resti hejme.
Ho! Estus tre agrable! Sed ne, mi instruas la Hispanan en gimnazio, kaj mi devas labori matene kaj posttagmeze. Sed mi ne plendu--mi ne laboras semajnfine!

La ulo sub mi banas sin (aŭ duŝas sin) almenaŭ unufoje ĉiutage.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-februaro-05 09:00:12

Jes, vi pravas, ĉar tio estas tre grava kaj oni povas ripozi dum tio agado.

La ulo post mi ĉiutage promenas kun sia hundo.

dobri (Montri la profilon) 2015-februaro-05 09:24:48

Ne, ĉar mi ne havas hundon.

La ulo post mi atendas viziton de siaj nepoj.

petitka (Montri la profilon) 2015-februaro-05 11:46:54

Ne, miaj nepoj estas trankvilaj hejme.

La ulo post mi ĝojatendas jam printempon.

dobri (Montri la profilon) 2015-februaro-05 13:07:29

Fakte ne, ĉar mi havas ankoraŭ sufiĉe da laboro kun mia komputilo kaj printempe ne restas tempo por tio.

La ulo post mi sentas sin sola eĉ inter la gefamilianoj.

ratkaptisto (Montri la profilon) 2015-februaro-05 18:38:37

Ne, mi neniam kaj nenie havas tiun senton.

La ulo post mi volas aĉeti novan komputilon dum tiu jaro.

petitka (Montri la profilon) 2015-februaro-05 19:39:51

Ne, mi jam aĉetis novan komputilon.

La ulo post mi baldaŭ vizitos balon.

Reen al la supro