본문으로

닫힘
글 500개 까지.

La ulo sub mi

글쓴이: sjheiss, 2010년 3월 20일

글: 5918

언어: Esperanto

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 2월 3일 오후 6:11:15

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi hodiaŭ havis multe da laboro kun la neĝo.

petitka (프로필 보기) 2015년 2월 4일 오전 8:07:26

Ne, vi ne pravas.

La ulo post mi nun ĝojas pri suna tago.

dobri (프로필 보기) 2015년 2월 4일 오후 4:46:07

Jes, hodiaŭ estis sune, tamen froste.

La ulo post mi ne bezonas morgaŭ labori, li povas resti hejme.

Polaris (프로필 보기) 2015년 2월 4일 오후 5:57:52

dobri:Jes, hodiaŭ estis sune, tamen froste.
La ulo post mi ne bezonas morgaŭ labori, li povas resti hejme.
Ho! Estus tre agrable! Sed ne, mi instruas la Hispanan en gimnazio, kaj mi devas labori matene kaj posttagmeze. Sed mi ne plendu--mi ne laboras semajnfine!

La ulo sub mi banas sin (aŭ duŝas sin) almenaŭ unufoje ĉiutage.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 2월 5일 오전 9:00:12

Jes, vi pravas, ĉar tio estas tre grava kaj oni povas ripozi dum tio agado.

La ulo post mi ĉiutage promenas kun sia hundo.

dobri (프로필 보기) 2015년 2월 5일 오전 9:24:48

Ne, ĉar mi ne havas hundon.

La ulo post mi atendas viziton de siaj nepoj.

petitka (프로필 보기) 2015년 2월 5일 오전 11:46:54

Ne, miaj nepoj estas trankvilaj hejme.

La ulo post mi ĝojatendas jam printempon.

dobri (프로필 보기) 2015년 2월 5일 오후 1:07:29

Fakte ne, ĉar mi havas ankoraŭ sufiĉe da laboro kun mia komputilo kaj printempe ne restas tempo por tio.

La ulo post mi sentas sin sola eĉ inter la gefamilianoj.

ratkaptisto (프로필 보기) 2015년 2월 5일 오후 6:38:37

Ne, mi neniam kaj nenie havas tiun senton.

La ulo post mi volas aĉeti novan komputilon dum tiu jaro.

petitka (프로필 보기) 2015년 2월 5일 오후 7:39:51

Ne, mi jam aĉetis novan komputilon.

La ulo post mi baldaŭ vizitos balon.

다시 위로