İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

La ulo sub mi

başlangıç sjheiss, 20 Mart 2010

Mesajlar: 5918

Dil: Esperanto

Kelli (Profili görüntüle) 27 Mayıs 2015 18:01:33

ratkaptisto:
Kelli:Ne, lasta nokte mi prenis medikamenton kaj frue dormis.

La ulo post mi abomenas, kiam iu laŭte parolas per poŝtelefono proksime li.
Mi devas rimarki, ke mi tre ofte havas tiun sentadon.
ridego.gif ridego.gif same mi kara ratkaptisto.

Kelli (Profili görüntüle) 27 Mayıs 2015 18:03:15

ratkaptisto:Mi ne havas tiun problemon.

La ulo post mi migris multe dum pentekosto.
Kelkfoje jes, sed ne tre ofte.

La ulo post mi suferas pro kapdoloro.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2015 06:03:41

Ne, dank al Dio mi ne havas.

La ulo post mi dum la venontaj tagoj planas labori en sia ĝardeno.

dobri (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2015 16:27:24

En mia ĝardeno mi laboras preskaŭ ĉiutage.

La ulo post mi havas nun problemojn kun retpoŝto.

Kelli (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2015 18:04:43

Feliĉe nun mia retpoŝto bone funkcias.

La ulo post mi ĉi semajno havis problemojn pro ŝtelistoj en lia domo.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2015 19:21:35

Ne, ne kun mia domo, sed kun mia aŭto.

La ulo post mi volonte manlaboras.

Kelli (Profili görüntüle) 28 Mayıs 2015 22:41:42

Vi pravas, mi ŝategas manlabori.

La ulo post mi estas bona aŭdanto.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 30 Mayıs 2015 05:18:21

Mi ĉiam klopodas.

La ulo post mi neniam vizitis la ĉefurbon de sia lando.

petitka (Profili görüntüle) 30 Mayıs 2015 05:37:20

Ofte mi vizitas Pragon

La ulo post mi neniam partoprenis UK-on.

ratkaptisto (Profili görüntüle) 30 Mayıs 2015 16:18:22

Mi partoprenis en Kopenhago.

La ulo post mi aliĝis por UK en Francio.

Başa geri dön