Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

La ulo sub mi

by sjheiss, March 20, 2010

Messages: 5918

Language: Esperanto

Kelli (User's profile) July 9, 2015, 1:49:32 AM

Ne tiom ridulo.gif

La ulo post mi scias, ke juneco estas ankaŭ pensmaniero.

Vinisus (User's profile) July 9, 2015, 11:43:31 AM

La tempo estas nia silenta ekzekutisto, kiu ĉiutage mortigas nin per homeopatiaj dozoj.

La ulo post mi revas pri pli bona frateca mondo.

huberte (User's profile) July 9, 2015, 8:29:54 PM

Pli bona frateca mondo estas tre bela revo, sed mi estas tro maljuna por vidi tion!

La ulo sub mo provas esti bona homo.

Vinisus (User's profile) July 9, 2015, 9:02:49 PM

Jes, sed estas tre malfacile roli la rolon de bonulo.

La ulo post mi ankoraŭ multe laboras hejme.

huberte (User's profile) July 10, 2015, 7:09:56 PM

Jes; mi havas la feliĉon de havi ankoraŭ bonan sanon do mi laboras ankoraŭ hejme, sed pli malrapide ol antaŭe.

La ulo sub mi ludas kun infanoj

Kelli (User's profile) July 10, 2015, 7:12:09 PM

Jes, ĉiam, kiam mi havas infanojn proksime, ĉar mi amegas infanojn.

La ulo post mi neniam perdas sian esperon pri ĉiuj bonaj aferoj.

huberte (User's profile) July 10, 2015, 8:38:35 PM

Eble mi ne bezonas tro malfacilajn aferojn ĉar mi trovas,ke bonaj aferojn ĉiam alvenas, tamen pli aŭ malpli rapide.

La ulo sub mi faras bonajn salatojn.

Vinisus (User's profile) July 10, 2015, 9:17:58 PM

Bedaŭrinde ne, ĉar mi preferas manĝi fruktojn unuope.

La ulo post mi ĉiutage multe laboradas.

huberte (User's profile) July 10, 2015, 10:27:21 PM

Nun mi kudradas . Mi volas fini faritaĵo, ke mia maljuna fratino ne povis fini.

La ulo sub mi fajfas kun liaj fingroj.

Vinisus (User's profile) July 10, 2015, 11:23:37 PM

Kiam mi estis juna mi faris tion, sed mi ne plu sukcesas fari.

La ulo post mi estas lerta kudristo.

Back to the top