Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-09 01:49:32

Ne tiom ridulo.gif

La ulo post mi scias, ke juneco estas ankaŭ pensmaniero.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-09 11:43:31

La tempo estas nia silenta ekzekutisto, kiu ĉiutage mortigas nin per homeopatiaj dozoj.

La ulo post mi revas pri pli bona frateca mondo.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-09 20:29:54

Pli bona frateca mondo estas tre bela revo, sed mi estas tro maljuna por vidi tion!

La ulo sub mo provas esti bona homo.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-09 21:02:49

Jes, sed estas tre malfacile roli la rolon de bonulo.

La ulo post mi ankoraŭ multe laboras hejme.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-10 19:09:56

Jes; mi havas la feliĉon de havi ankoraŭ bonan sanon do mi laboras ankoraŭ hejme, sed pli malrapide ol antaŭe.

La ulo sub mi ludas kun infanoj

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-10 19:12:09

Jes, ĉiam, kiam mi havas infanojn proksime, ĉar mi amegas infanojn.

La ulo post mi neniam perdas sian esperon pri ĉiuj bonaj aferoj.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-10 20:38:35

Eble mi ne bezonas tro malfacilajn aferojn ĉar mi trovas,ke bonaj aferojn ĉiam alvenas, tamen pli aŭ malpli rapide.

La ulo sub mi faras bonajn salatojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-10 21:17:58

Bedaŭrinde ne, ĉar mi preferas manĝi fruktojn unuope.

La ulo post mi ĉiutage multe laboradas.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-10 22:27:21

Nun mi kudradas . Mi volas fini faritaĵo, ke mia maljuna fratino ne povis fini.

La ulo sub mi fajfas kun liaj fingroj.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-10 23:23:37

Kiam mi estis juna mi faris tion, sed mi ne plu sukcesas fari.

La ulo post mi estas lerta kudristo.

Reen al la supro