Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

La ulo sub mi

de sjheiss, 2010-marto-20

Mesaĝoj: 5918

Lingvo: Esperanto

gordonflanagan (Montri la profilon) 2015-julio-11 12:49:19

Ne, vi ne pravas. Mi ne kudras.

La ulo post mi partoprenas en SES in Martin en Slovakio.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-11 15:07:22

Bedaŭrinde ne, mi estas malriĉa homo pro tio mi ne povus entrepreni tian faron.

La ulo post mi posedas multe da havaĵoj.

Kelli (Montri la profilon) 2015-julio-11 16:42:47

Ne, mi jam ne bezonas tiom.

La ulo post mi havas plurajn kaj interesajn librojn.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-11 18:16:50

Jes, ili estas miaj amikoj kaj kunuloj ĉiam pretaj helpi min postulante nenion.

La ulo post mi estas bonkora kaj helpema.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-11 19:30:44

En ĉiu okazo mi provas.

La ulo sub mi ŝatas rigardi stelojn

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-11 19:46:50

Jes, steloj respegulas mesaĝon de mia pasinteco.

La ulo post mi zorgas pri sia ĝardeno.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-11 20:14:56

Jes mi zorgas mia malgranda ĝardeno. Tamen mi ne estas bona ĝardenistino. Mi ŝatas florojn kaj malgrandajn fruktojn :ili estas en mia ĝardeno. Legomoj mi ne scias kiel ilin puŝigas.

La ulo sub mi zorgas pri lia familio

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-11 20:24:48

Jes, nuntempe mia familio konsistas nur el mia filino kaj mia nepo.

La ulo post mi havas multe da familianoj.

huberte (Montri la profilon) 2015-julio-11 20:44:46

Mia familio estas nek granda nek malgranda : Mi havas 3 gefilojn; 3 genepojn kaj 2 kvazaŭ nepinojn . (Ni ne havas vorto por nomi la filinojn de la edzino de mia filo!).

La ulo sub mi ŝatas ludi kun infano.

Vinisus (Montri la profilon) 2015-julio-11 20:57:40

Jes, cetere ni ĉiuj estas infanoj, por mi vi estas infano, kaj nun ni ludas. Ĝismorte mi ne lasos la infanon, kiu vivas interne de mia menso mortos.

La ulo post mi ankaŭ sentas sian infanecon malgraŭ la pasado de la jaroj.

Reen al la supro