Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

La ulo sub mi

od sjheiss, 20 marca 2010

Wpisy: 5918

Język: Esperanto

gordonflanagan (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 12:49:19

Ne, vi ne pravas. Mi ne kudras.

La ulo post mi partoprenas en SES in Martin en Slovakio.

Vinisus (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 15:07:22

Bedaŭrinde ne, mi estas malriĉa homo pro tio mi ne povus entrepreni tian faron.

La ulo post mi posedas multe da havaĵoj.

Kelli (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 16:42:47

Ne, mi jam ne bezonas tiom.

La ulo post mi havas plurajn kaj interesajn librojn.

Vinisus (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 18:16:50

Jes, ili estas miaj amikoj kaj kunuloj ĉiam pretaj helpi min postulante nenion.

La ulo post mi estas bonkora kaj helpema.

huberte (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 19:30:44

En ĉiu okazo mi provas.

La ulo sub mi ŝatas rigardi stelojn

Vinisus (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 19:46:50

Jes, steloj respegulas mesaĝon de mia pasinteco.

La ulo post mi zorgas pri sia ĝardeno.

huberte (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 20:14:56

Jes mi zorgas mia malgranda ĝardeno. Tamen mi ne estas bona ĝardenistino. Mi ŝatas florojn kaj malgrandajn fruktojn :ili estas en mia ĝardeno. Legomoj mi ne scias kiel ilin puŝigas.

La ulo sub mi zorgas pri lia familio

Vinisus (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 20:24:48

Jes, nuntempe mia familio konsistas nur el mia filino kaj mia nepo.

La ulo post mi havas multe da familianoj.

huberte (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 20:44:46

Mia familio estas nek granda nek malgranda : Mi havas 3 gefilojn; 3 genepojn kaj 2 kvazaŭ nepinojn . (Ni ne havas vorto por nomi la filinojn de la edzino de mia filo!).

La ulo sub mi ŝatas ludi kun infano.

Vinisus (Pokaż profil) 11 lipca 2015, 20:57:40

Jes, cetere ni ĉiuj estas infanoj, por mi vi estas infano, kaj nun ni ludas. Ĝismorte mi ne lasos la infanon, kiu vivas interne de mia menso mortos.

La ulo post mi ankaŭ sentas sian infanecon malgraŭ la pasado de la jaroj.

Wróć do góry